Pluraj varoj kaj servoj per nur unu simpla giĉeto

HeKo 866 6-C, 10 mar 25

Ekde hodiaŭ, la 10an de marto 2025, oficiale alireblas Esperanta Kulturservo (EKS), la konsorcia magazeno de la Esperanta Civito, en kiu vi povas trovi ĉiujn servojn kaj varojn produktatajn de niaj establoj.

La vendeja platformo, kies prizorgado estas adjudikita al Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), ebligas abonon al periodaĵoj (inkluzive de Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto), aĉeton de varoj diversaj (libroj, muziko, filmoj, kolektoj) kaj aliĝon al la eventoj, lingvotestaj sesioj kaj kursoj organizataj de la paktintaj establoj. Aparte riĉa estas la sekcio “Libroservo”, kiu kreskas konstante pro la iompostioma enretigo de ĉiuj titoloj de Kultura Centro Esperantista (KCE), la plej grava E-libroservo en Svislando.

Kaj ne nur tio! Se vi havas la esperantan civitanecon, bonvolu peti al la teamo de EKS ĉe kulturservo@esperantio.net aktivigon de civitana konto por ĝui konstantajn rabatojn de 10% ĝis 50% laŭ direktivo Hiltbrand.

La nova platformo estis teknike konstruita kaj agordita de Gábor Deák Jahn, programisto, kaj Alessio Giordano, redaktoro de LF kaj ĉefa respondeculo pri EKS. 

Pagoj eblas laŭ diversaj metodoj: Visa, Mastercard, American Express, Apple Pay, Google Pay kaj Klarna.

Ne prokrastu! Vizitu tuj la retejon kaj malkovru nian oferton: kursojn, eventojn, libroservon, periodaĵojn kaj lingvotestadon, ĉio en unu loko. Ni atendas vin ĉe kulturservo.esperantio.net

(aG)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.