Granda sukceso de esperanto kiel kulturlingvo en Barcelono, okaze de la internacia tago por Antonio Tabucchi, modele organizita de la loka Itala Kultur-Instituto en la universitato de Katalunio.
Gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer prezentis la esperantan version de “Asertas Pereira”, eldonitan de LF-koop. Ili prelegis tuj post la plej grava gasto, la fama verkisto Enrique Vila-Matas, kiam la salono estis tute plena. En la publiko situis la vicprezidanto de PEN Internacia, Carles Torner, kaj esperanto-verkisto Abel Montagut. La prezento estis tre bone akceptita kaj vekis grandan intereson.
La valoro de nia lingvo kiel arta peranto helpis al la starigo de pli intensaj kontaktoj kun gravaj kulturaj institucioj en Katalunio: la menciitaj instituto kaj PEN-centro, krome la Unesko-klubo, kies direktorino tre gastame akceptis viziton de niaj PEN-anoj; el la vizito fontas projekto por la venonta jaro.
La prelego de prof. Silfer aperas en “Heroldo de Esperanto”, marto 2025.
(pen/lf-koop)