La romano de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia, estas presita kaj distribuata. Samjare LF-koop eldonis du romanojn kiuj rakontas pri la vivo aŭ pretervivo ene de diktaturoj: “Asertas Pereira” kaj “Istanbul” Istanbulo”. Ĉu la temo estas ĉiam aktuala?
”Certe ĝi estas ĉiam aktuala” respondas Sönmez “En la Portugalio de la 1930aj same kiel en la nuntempaj socioj. Demokratio, esprimlibero, homaj rajtoj estas defendendaj ĉiam kaj ĉie, ĉar oni povas perdi ilin, kaj poste — simile al sano oni sentus la mankon”.
La prezentoj de la verko, sen ĉeesto de la aŭtoro, okazos en Malago, Budapeŝto, Ĉaŭdefono dum la venontaj semajnoj. Kun ĉeesto de la aŭtoro en Krakovo komence de septembro.
La 268-paĝa libro estas mendebla tra lf-koop@esperantio.net kaj Esperanta Kulturservo
(LF-koop)