Jens Stengaard Larsen, Chomsky-orientita lingvisto, faris publikan deklaron kontraŭ finvenkismo:
”Se la lingvo esence estas komunikilo, ni nenion povas diri kio pravigos duan lingvon por ĉiuj. Se la lingvo esence estas komunikilo, la sola solvo de la monda lingvoproblemo estas ke ĉiuj transiru al la sama unua kaj sola lingvo. Ne utilas argumenti ke Esperanto estas la sola lingvo sufiĉe facila, ĉar la gepatra lingvo ĉiam estas la plej facila, kion ajn negepatralingvuloj pensas pri ĝi. Se la lingvo esence estas komunikilo, ĉiuj respondecaj gepatroj devas zorgi ke iliaj infanoj lernos tiel bone la venkontan mondolingvon, ke ili povos enkonduki ĝin kiel la ĉefan, kaj poste solan, familian lingvon kiam la tempo estos matura. Tia estas la logika konsekvenco de lingva komunikismo.”
“Ni staras en situacio kie ni devas elekti aŭ aprobi la frakasadon de la naciaj lingvoj krom unu, aŭ frakasi la komunikismon, t.e. esencan parton de pli-malpli ĉies nuna mondbildo. La komunikismo estas frakasenda, sed malfacilas elpensi alternativon kaj tiom pli malfacilas agi laŭ ĝi.”
Ke esperanto ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo, de pli ol kvardek jaroj asertas raŭmismo: do la alternativo estas jam elpensita, kaj agi laŭ ĝi signifas aktivi en la Esperanta Civito: ekspansianta eĉ sen EU-subvencioj aŭ ESF-stipendioj, dum subvenciatoj kaj stipendiatoj baraktas.
Ne miopa kiel Larsen (cetere el pli serioza tribuno ol skandalisma retgazeto) estas alia skandinavo: la administranto de la socia retejo Mia vivo. Al li mankas (se ankoraŭ mankas) nur la lasta paŝo: peti la esperantan civitanecon tra paktinta establo.
(se_)