Inaŭgurita la heraldika fako de la Civito

HeKo 869 3-C, 3 apr 25

La 31-an de marto 2025, okaze de la parlamenta sesio en Malago, la direktoro de la Registra Instanco, c-anino Manuela Blanco, kaj c-ano Giacomo Comincini subskribis kontrakton nomumante ĉi-lastan fakestro de la heraldika fako de la Esperanta Civito.

La posteno, antaŭfiksita de Lex Lubomira, “registras ĉiujn blazonojn, motojn kaj personigitajn insignojn, laŭ la art. 7 de la Konstitucio. Ĝi legitimas per diplomo la novajn blazonojn, kaj provas kunlabori por desegni ilin”.

Inter la prioritatoj de la nova fakestro estas la kompilado de Blazonlibro de Esperantio, kiu enhavos precizan priskribon (eble dulingve: en esperanto kaj en la franca) de la blazonoj de niaj paktintaj establoj. Plie, estas diskutata la ebleco realigi alkroĉeblajn insignojn porteblaj por la civitanoj, kiel indikite en la Konstitucio.

Tiusence, c-ano Comincini invitas ĉiujn establojn kiuj deziras renovigi sian emblemon aŭ plibonigi ĝian grafikan aspekton kontakti lin per lia vickonsula retpoŝto (informado@esperantio.net), por prilabori la deziratajn ŝanĝojn.

Jam estis pripensita la ebleco desegni blazonojn ankaŭ por la civitaj instancoj. Laŭ la sugesto de c-ano Giorgio Silfer, imitante la kutimon de kelkaj eŭropaj ŝtatoj, oni preferos lanĉi la kreadon de instituciaj logotipoj anstataŭ heraldikaj blazonoj. 

(heraldika fako)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.