Lingva Komitato
Ekde la 1a de oktobro 2006 ekzistas la Lingva Komitato de Esperantio (LK), kies tasko estas respondi al lingvaj demandoj, konforme al la leĝo aprobita de la Senato la 21an de julio 2006, kaj amendita la 23an de majo 2019 (art. 6, par. 3).
Laŭ dekretoj de la Konsulo, kiu prezidas la Lingvan Komitaton, la Lingvaj Komitatanoj estas gec-anoj Perla Ari Martinelli, André Cherpillod, Tomasz Chmielik, Marie-France Conde Rey, Koffi Gbeglo, Alessio Giordano, Aleksander Melnikov, Georgi Mihalkov, Carlo Minnaja, István Nemere, Bertil Nilsson, Vinko Oŝlak, Fernando Pita, Giorgio Silfer. Entute dek kvar; prezidas Riichi Karibe, ĉar nuna Konsulo, sed li transdonis la tutan delegon al d-ino Perla Martinelli.
C-anoj Leendert C. Deij kaj Ljubomir Trifonĉovski estis LK-anoj ĝis sia morto (majo 2011, respektive decembro 2013).
La unua aktisto de la Lingva Komitato estis c-ano Mushosi Birindwa.
La oficiala teksto de la respondoj de la LK-anoj al specifaj demandoj aperas unuavice en la revuo "Literatura Foiro" kaj estas afiŝita en la retejo de la Esperanta Civito.
(aprobita de la Senato la 21an de julio 2006)
2. La LK ne havas juran personecon, sed estas agnoskita kiel Civita institucio.
Membreco
2. Estas laŭrajte Lingvaj Komitatanoj, krom kontraŭa opinio skribe esprimita:
a) ĉiuj membroj de la Akademio de Esperanto, nunaj kaj eksaj, kiuj havas la civitanecon;
b) ĉiuj kandidatoj al la Akademio de Esperanto, ekde 1998, kiuj havas la civitanecon.
3. Al la laŭrajtaj LK-anoj aldoniĝas tiuj nomumitaj de la Konsulo, kiu nomumas maksimume kvin dum sia mandato.
Eksiĝo / Eksigo
2. La Konsulo rajtas eksigi LK-anon, aŭdinte la opinion de la LK kaj respektante lian rajton apelacii ĉe la Kortumo, ene de tridek tagoj post la dekreto de eksigo.
Strukturo
2. La Lingvan Komitaton asistas aktisto, nomumita de la Kapitulo, kun specifa kontrakto kiu klarigas la koncernajn taskojn: protokoloj, arkivo, diskutlisto ktp.
Demandoj
2. Establoj kaj individuoj povas fari demandojn al la LK kontraŭ pago de modera tarifo, fiksita de la Kapitulo. La tarifo estas rabatebla, ene de direktivo Hiltbrand, se la establo aliĝis al la Pakto aŭ la individuo havas la civitanecon.
3. La enspezoj pro la konsultoj de la LK iras en konton ĉe la Civita Banko rezervitan al la LK.
Proceduro
2. La aktisto povas deklari demandon kiel nericeveblan, se ĝi ne kongruas kun la celoj de ĉi tiu leĝo.
3. Post adekvata interna diskuto, la LK decidas pri respondo, kiu validas nur se ĝin aprobas la absoluta plimulto de la tuta LK.
Baloto
2. La nepartopreno en la baloto estas enkalkulita kiel nea voĉo.
Organo
Financa klaŭzo
2. La monon de la LK administras la Kvestoro.