Pli ol tridek personoj – inter studentoj, doktoroj, profesoroj kaj fakuloj – partoprenis la konferencon pri esperanto en Azio, 11 aprilo 2025, komunan iniciaton de Itala Interlingvistika Centro, de la Pavia Universitata departemento kaj de la loka asocio pri japanaj studoj.
Francesco Agostini, kunfondinto de Tadaima!, malfermis la eventon prezentante al la publiko la institucian dimension de la Esperanta Civito kaj enkondukante la du prelegantojn. Post la parolado de sen. Alessio Giordano, sekretario de IIC, kiu prezentis esperanton kiel lingvokomunumon (aŭ, kiel li kutime diras, demoson), la parolon prenis la organizinto, c-ano Giacomo Comincini, kiu klarigis sian esploron pri la rolo de La Revuo Orienta en la kodigo de la japana imperiisma propagando antaŭ la dua mondmilito.
La diskutado, instigita de prof. Pancini kaj prof. Pinfari, tuŝis temojn de historio, interlingvistiko kaj identeco. Diversaj demandoj el la publiko ebligis pliriĉigon de la diskuto per pluraj vidpunktoj. El preskaŭ ĉiuj venis la peto organizi venontajn eventojn kune: grava ŝanco por la estonteco de la Centro.
(iic)
Komentoj
La uzo de esperanto subtene al imperiismo kaj totalismo ne estas ekskluziva de la japana kazo. Bonŝance Hitler kaj Stalin ne kondutis kiel aliaj diktatoroj sed malpermesis la lingvouzon, eĉ persekutis kaj mortigis esperantistojn. Alimaniere la historio de nia popoleto ne havus ankaŭ (certe senkulpajn) viktimojn, sed nur (ĉu senintencajn?) komplicojn.