Kultura Centro Esperantista
Kultura Centro Esperantista estis fondita en Bielo (Berna kantono, Svislando) Zamenhof-Tage 1968, kiel simpla societo laŭ la art. 60 de la Svisa Kodo: el la kunfondintoj ankoraŭ vivas, sed delonge ne aktivas por KCE, Claude Gacond (kiu ĉesis esti la direktoro en 1991, pro decido de la tiama estraro, sub la prezido de Mireille Grosjean), Martin Meyer kaj Olivier Tzaut. En 1975 KCE instaliĝis en Ĉaŭdefono kiel luanto en trietaĝan domon kun ĝardeno, finfine aĉetotan de KCE mem en 1999.
La Esperanto-Domo de KCE funkcias dum la tuta jaro, en la plej alta urbo en Eŭropo (1100 m), kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Kelkajn lokalojn en la domo luas Kooperativo de Literatura Foiro, Esperanta PEN-Centro, la Kortumo de la Esperanta Civito kaj privatuloj. KCE estas kaj lernejo kaj konferencejo. Libroservo, kantino, pensiono. Kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele. Esperantologia fakultato. Kapacito: 30 personoj. Por kongresoj (kun eksteraj aranĝoj): ĝis 1.800, sed ideale inter 100 kaj 300.
Semajnfine la programo ekas 14h30 de sabato kaj daŭras ĝis dimanĉo tagmeze, kun komuna distra vespero. La kotizo (CHF 60,-) inkluzivas la programon kaj fonduan vespermanĝon. Semajnaj aranĝoj daŭras kutime de mardo ĝis dimanĉo, inkluzive de ekskursa tago. La kotizo (CHF 120,-) inkluzivas nur la partoprenon en la kurso. Eblas tranokti moderpreze (maksimume 42,- CHF tage/persone en unuopa ĉambro) kaj mendi la matenmanĝojn (en aŭgusto, ĉiujn manĝojn). Antaŭkomuniku vian aliĝon, per reta aŭ ordinara poŝto.
La aranĝoj kutime okazas ĉe Kultura Centro Esperantista, strato Postiers 27, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, tel (41)32-9267407, kce ĉe esperantio.net
* * * * *
KCE estas 50-jara
Kultura Centro Esperantista estis fondita en Bielo, 15 decembro 1968. Ĝia origino estas en la Svisa Esperantista Edukistaro kaj en Romandio, kvankam multaj kunfondintoj devenis el Alemana Svislando kaj nur kelkaj el ili profesie instruis. El la kunfondintoj ankoraŭ vivas Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut.
1968-1974: la komenco
Dum la unuaj jaroj KCE situis en la hejmo de la sekretario, Claude Gacond, instruisto en La Sagne. Ĝia estraro koincidis kun tiu de Svisa E-Societo: KCE rolis kvazaŭ faka branĉo. En 1974 en Gwatt la ĝenerala Kunveno de SES draste ŝanĝis la tutan estraron. Ekestis diverĝo inter KCE, subtenata precipe (sed ne komplete) de la romanda kaj edukprofesia esperantistaro, kaj SES, gvidata precipe de alemanoj kaj fervojistoj.
1975-1982: la ekflorado
En junio 1975 KCE inaŭguris sian novan sidejon en Ĉaŭdefono: du apartamentoj teretaĝe de strato Postiers 27, kie KCE daŭre havas siajn kontorojn. Kiam aperis la ŝanco aĉeti la domon mem, kaj eĉ pliajn ses ĝemelajn, por sume 35 apartamentoj, KCE iniciatis fondumon Gastejo Edmond Privat (1977) por kolekti monon. La unuaj du domoj, Postiers 27 kaj Postiers 29, estis aĉetitaj kaj inaŭguritaj en 1978. En 1981 la tria domo estis aĉetita de GEP. Paralele al tiu proprieta kresko, helpe de eminentaj intelektuloj (Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj aliaj) KCE starigis Internacian Ferian Altlernejon, realigis grandiozan ekspozicion pri esperanto kaj interlingvistiko ĉe la nacia biblioteko, aktivis por la enkonduko de nia lingvo en publikajn lernejojn. En majo 1980 en salono Klara Zilbernik-Zamenhof de KCE estis fondita la kooperativo de Literatura Foiro. La naskiĝo kaj kunlaboro de LF-koop estis grava elemento por akceli la transnaciigon de KCE: la ĉefaj kunlaborantoj de LF iĝis IFA-lekciistoj: Borsboom, Szerdahelyi, Zelazny ktp.
1982-1994: apogeo kaj krizo
La nemoveblaĵoj, kun la problemoj de aĉeto kaj restrukturigo, pli kaj pli ensorbis la energiojn de KCE. En 1985 estis aĉetitaj, por profiti la favoran opcion, la lastaj kvar domoj, kaj la enŝuldiĝo kreskis. La manaĝerado iĝis pli kaj pli malfacila, kaj en 1988 (sub la prezido de Mireille Grosjean) unuafoje la jarkalkulo estis rifuzita: la librotenisto, René Perrenoud, tuj demisiis. Samtempe Claude Gacond atingis la prezidantecon de SES, tiel ke realiĝis rekonverĝo; sed ne sen problemoj, eĉ kun akra polemiko, kiu kondukis al la eksigo kaj eksiĝo de kelkaj alemanaj aktivuloj. Intertempe la ŝuldaro de GEP fosis nigran truon de 1.800.000 svisaj frankoj. La kunigitaj komitatoj de KCE kaj GEP, sub la prezido de Mireille Grosjean, eksoficigis s-ron Gacond en marto 1991 (li restis komitatano) kaj ekvendis la domojn por pagi la ŝuldojn. Kvin domoj estis venditaj ĝis aŭtuno 1994, kiam la prezidantino anoncis ke la Komitato de KCE retiriĝas kaj, se ne aperos alternativo, KCE mem ĉesos ekzisti.
1995-2022: savo kaj relanĉo
La Asembleo elektis novan komitaton, sub la prezido de Giorgio Silfer: ĝi fakte koincidis kun la administra komitato de LF-koop. El tiu simbiozo fontis la relanĉo, bazita sur la firmigo de la jura personeco, la disiĝo el GEP, la aĉeto de la lasta domo en 1999 (GEP likvidiĝis en 2000), la transformo de la lernejo al Esperantologia Fakultato kaj al konferenca organizejo. KCE organizis plurajn kongresojn, el kiuj la plej rimarkinda estis la sukcesa SAT-kongreso 2003, eniris la cirkviton de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo) kiel reprezentanto de esperanto en 2006, partoprenis aktive kaj multon akiris el la konsorcio de la Esperanta Civito. En 2018, koincide kun la ora jubileo, KCE aĉetis la gazeton "Heroldo de Esperanto", kiu ekde 2020 (koincide kun sia centa datreveno) ree aperas en la tradicia 4-paĝega formato. La prestiĝo de KCE estas pli kaj pli kreskanta en kaj ekster Esperantio. La nuna prezidanto estas d-ino Lorena Bellotti.
(sen alia indiko, la aranĝo okazas ĉe la Esperanto-Domo de KCE)
28 aprilo - 1 majo 2023
9a Lingva kolokvo pri vivanta lingvo de vivanta komunumo
kun prelegoj de Sébastien Moret, Alessio Giordano, Rubeén Fernandez, Giorgio Silfer
Asembleoj de KCE kaj de LF-koop
distra programo
17-22 julio 2023
Kvara staĝo pri tradukado de internaciaj kaj diplomatiaj dokumentoj (specife pri Eŭropa Unio)
gvidas Giorgio Silfer, iama parlamenta funkciulo pri internaciaj rilatoj
17-22 julio 2023
Esperanto-Kursoj, gradoj A kaj B
gvidas Alessio Giordano plus asistanto
24-29 julio 2023
12a Kultura Esperanto-Festivalo
Muziko, kantado, teatro, prelegoj, atelieroj, debatoj, ekskursoj
7-12 aŭgusto 2023
Kvina staĝo pri beletra tradukado
pri la esperantigo de bildromano
gvidas Giorgio Silfer
15-20 aŭgusto 2023
Kurso pri arkivistiko
unuafoje en Esperantio
gvidas Rubén Fernandez Asensio