Kapti la ŝancon por kultura rearmado

HeKo 867 3-E, 17 mar 25

Dum tiuj ĉi tagoj ni havis la okazon multe pripensi la nuntempan situacion en Usono, kie la nova administrado de Donald Trump komencis ataki la aŭtonomecon de la esploristoj per redimensiigoj de la financadoj, maldungoj kaj limigoj al la publikig-libero. 

Por tiuj havintaj sperton en la akademia medio, tio aspektas nekredebla. Usono estis ĉiam la mekko de la esploristoj, la loko en kiu libero estis fundamenta valoro, kie la financado por scienco, la kunlaboroj inter publika kaj privata sferoj, la esploraj infrastrukturoj, la vigleco de la universitatoj altiris kaj allogis esploristojn kaj profesorojn de la tuta mondo.

La kresko, la bonfarto, la riĉeco de Usono dum la dudeka jarcento estis grandparte atingitaj danke al la investoj en la formado de talentaj sciencistoj. La migrado al Usono inter la unua kaj dua mondmilitoj, ĉefe pro la rasismaj leĝoj en Eŭropo, kaj ankaŭ dum la postaj jardekoj, plejparte pro la ekesto de altnivelaj esplorcentroj, pli bonaj laborkondiĉoj kaj altaj salajroj, estis inter la plej gravaj kaŭzoj de la usona supereco en scienco kaj teknologio. Pro tiuj ĉi kialoj homoj kiel Albert Einstein, Enrico Fermi, John von Neumann, Emilio Segrè, Rita Levi Montalcini, Kurt Gödel, Nikola Tesla, Wernher von Braun, Renato Dulbecco, Federico Faggin kaj multaj aliaj elektis Usonon.

William R. Kerr, profesoro ĉe “Harvard Business School”, en verko de 2019 titolita La donaco de la monda talento: kiel migrado muldas negocadon, ekonomion kaj socion, asertas ke la talento estas la plej valora resurso en la mondo, kaj opinias ke la talentaj enmigrintoj estas esencaj por socio. Triono de la usonaj Nobel-premiitoj estas enmigrintoj; kvarono de la jaraj patentoj el Usono estas eltrovo de enmigrintoj; ĉe usonaj universitatoj studas kaj formiĝas ĉirkaŭ miliono da enmigrintaj studentoj, kaj nur tio donas al la usona ekonomio gajnon de ĉirkaŭ 39 miliardoj da dolaroj jare.

Se tamen Usono decidas subfosi la kulturon, ĉu tiam Eŭropo iĝos altira por usonaj intelektuloj kaj studentoj? Kio okazus, se anstataŭ investi en milita rearmado 800 miliardojn da eŭroj, kiel anoncinte, EU investus en kultura rearmado, malpli kosta kaj multe pli profita? 

Se vere en Eŭropo ne eblas rezigni pri milita rearmado, oni tamen ne neglektu la kulturan kaj demokratian progreson, ĉar la estonteco de la homaro ne povas bazi sin nur sur la konstantaj kontrolo kaj defendo de landlimoj.

Alessio Giordano, vickonsulo pri klerigado

 

Antaŭ ĉio, temas pri tio: pruvi ke la respublika modelo de memregado – tradicio al kiu la Civita Konstitucio evidente inspiriĝas, laŭ siaj referencoj al la principoj de demokratio, plurismo kaj federa subsidueco – havas ĉiujn necesajn trajtojn por venki kaj superi, en ĉiu kampo, de scienco ĝis etiko, la aŭtoritatan kaj neliberalan modelon de “satrapio”. 

Sed ĉu la grandaj amasoj de Eŭropo kapablos trudi ĉi tiun vidpunkton al siaj registaroj, kaj al institucioj novan kaj efikan funkciadmanieron? Kultura rearmado, antaŭ ol trairi la malrapidegajn ministeriojn, devas unue konkeri la korojn de la eŭropanoj. Almenaŭ sur tiu fronto, la fronto de la batalo de ideoj, la esperanta popolo estas alvokita ludi sian rolon. Niaj arsenaloj de scio estu malfermitaj al la popoloj kaj nia komuna vivo disvolviĝu tie kie troviĝas la makrosocio, por ke ĝi vidu kaj trinku ĉe la fonto de nia etoso: de neŭtrale homaj principoj.

Giacomo Comincini, vickonsulo pri informado

 

En la Esperanta Civito ni investas en la talento; ĝi estas nia eta, malgrandskala “kultura rearmado”. La Civito naskiĝis por valorigi kaj ebligi kleriĝon kaj klerigon por la esperantistoj: el tio fontas nature respekto por la esprimlibero, inkluziveco, atento al la mediaj demandoj kaj konfido en la novaj generacioj.

Komentoj

c-ano Marek Bamberski

Werner von Braun estis nazio: Usono akceptis tiun ĉi militkrimulon, same kiel multajn aliajn germanajn sciencistojn de Hitler, ĉar komenciĝis la Malvarma Milito kaj la vetarmado… Enrico Fermi elmigris al Usono en 1938 ĉar lia edzino Laura estis judino kaj li timis pri ŝia vivo en la faŝista Italio. Multaj aliaj sciencistoj ankaŭ elmigris al Usono ne pro amo sed pro timo por siaj vivoj. Krome, Eŭropo ĉiam estis regata de aristokrataj elitoj, ankaŭ hodiaŭ, kiuj centre kontrolis la disvolvon de politikaj, sociaj kaj ekonomiaj procezoj. Dume inventistoj, sciencistoj kaj konstruistoj bezonas decentrigitan liberecon kaj spacon por agi. Estas dubinde, ĉu Eŭropo nuntempe havas ŝancon ĉesigi la elflugon de talentaj mensoj kaj atingi kulturan renesancon, ĉar ĉiuj ĉi procezoj plus cenzuro, politika korekteco ktp intensiĝas, fariĝas pli malfavoraj en la malnova kontinento.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.