Kvankam la dek naŭ membroj loĝas dise sur tri kontinentoj, dek el ili garantiis sian fizikan ĉeeston en la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, okazonta en la urbodomo de Malago, 31 marto 2025, sub la prezido de la nova Konsulo, sen. Lorena Bellotti. Tial la Senato kunsidos kvorume kaj ĝin alparolos salute la urbestro de Malago.
Lastaj detaloj pri la aranĝo estis difinitaj hieraŭ kun la civita Protokolejo fare de sen. Manuela Blanco, vickonsulo pri internaj aferoj. Interalie estos respektata la formo de izocela trapezo en la lokigo de la diversaj instancoj: la Kapitulo ĉe tablo lokita en la mallonga paralela latero, vidalvide al la Forumo ĉe la longa, kun la opozicio dekstre kaj la majoritato maldekstre de la Kapitulo ĉe la diagonaloj, dum la publiko sidas malantaŭ la forumanoj, aŭ delegitoj de la paktintaj establoj. La senataj grupestroj sidas sur la foteloj plej proksimaj al la Kapitula tablo, kaj la Foruma dojeno (la pli aĝa delegito de la plej antikva establo, ĉi-foje “Heroldo de Esperanto”, fondita en 1920) sur la unua seĝo dekstre en la Foruma latero.
Kun la jam alvenintaj senataninoj el Bulgario, Hispanio, Hungario, Svislando okazos hodiaŭ eksterordinara Verda Ĵaŭdo en la naturamika Esperanto-Domo. Interalie oni prezentos unuafoje la ĵus eldonitan romanon “Istanbul” Istanbulo” en momento de granda aktualeco pro la situacio en Turkio.
Ĉiu Esperantiano devus legi la romanon verkitan de Burhan Sönmez, prezidanto de PEN Internacia. Kaj ĉiu esperantisto interesata de Proksima Oriento ne nur pro kongresa turismo devus aĉeti ĝin, tra la Esperanta Kulturservo aŭ la plej bonaj libroservoj, kiel tiuj de Esperanto-France, KCE aŭ UEA. Pri la libro parolos sen. Perla Martinelli kaj c-ano Giorgio Silfer.