La dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer transiras ĉi-monate al la enpaĝiga fazo, kiu atingos la finon de la unua periodo (1887-1921). La reeldono ĉe LF-koop estas plenumata redakte de Giorgio Silfer kaj grafike de Alessio Giordano.
Laŭ interkonsento de la kunaŭtoroj, en la reeldona plano nepre situas: a) la strukturita aldono de la sesa periodo; b) la elimino de la antologia apendico; c) la kronologia ĝisdatado (pluraj mortis); d) la kompleta reenpaĝigo; e) nova kovrilo; f) eventualaj kompletigoj.
La dua eldono forte diferencos de la unua ĝuste pro la grafiko: tio rilatas ankaŭ al la transloko de pluraj koncizaj komentarioj (nova nomo, anstataŭ referencoj) de apendico al la ĉapitraro, kiel notoj aŭ apartaj marĝenaloj. Modifoj, aldone aŭ elsarke, almenaŭ por la unua periodo estas minimumaj: ĉiuj aŭtoroj restas, aldoniĝas unu, jam menciita, sed ne adekvate konsiderita en la unua eldono, pro sia pli ol rimarkinda publicista laboro.
Aldoniĝas ekzemple alineo pri la rolo de la traduka ĝenro en esperanto kiel ambasadoro de slavaj kulturoj (precipe pola kaj rusa) en la kvara ĉapitro, kaj novaj longetaj komentarioj, ekzemple pri la dinastia signifo de familio Zamenhof, pri la rilatoj kun judoj en la pola Esperantio, pri la voĉdonado de 1894: ĉi-lasta klarigas kiel la Majstro lojale manipulis la baloton, superruzante la reformistojn. Ĝenerale la komentarioj havas pli historian ol literaturhistorian enhavon.
Preskaŭ certe la sola granda novaĵo estos la ĉapitroj pri 1993-2022, tute reverkataj de Giorgio Silfer sed submetotaj al Carlo Minnaja, por decidi pri komuna respondeco (en la unua eldono nur Minnaja responsis pri la jaroj 1994-2015, ankoraŭ ne fermita periodo).
(lf-koop)