Estas difinita la programo de la 1a Andaluza Esperanto-Rendevuo (AER), organizita de Esperanta Naturamikaro 28-31 marto 2025 en Malago, por ĝui la perlon de Andaluzio kulture kaj nature, gastronomie kaj ekologie.
Post la libera vespero de la alventago, sabaton la Rendevuanoj dediĉos sin al urba padismo, tra la antikva urbo, ĝis esploro de la pitoreska maŭra bazaro de Atarazanas, plus tagmanĝo en restoracio Los Pueblos. Sekvos posttagmeza promenado, laŭ itinero preparita de s-roj García del Río; ĉokolada paŭzo prologos al mirinda vesperumo, kun flamenka spektaklo kaj tipa vespermanĝo ĉe la lokalo “El Gallo Ronco”.
En dimanĉo, post vizito en urbaj ĝardenoj, oni havos la plezuron aŭskulti prelegon pri lingvopolitiko kaj Blas Infante (la plej grava federisma ideologo en Hispanio) fare de sen. Alessio Giordano, ĉe “El Jardín 1887” (!) kie ankaŭ okazos la tagmanĝo. La posttagmezo estos rezervita al vizito de la maŭra kastelo Alcazaba kaj, laŭ elekto, unu el la pluraj tre interesaj muzeoj. La tago finiĝos per orienta vespermanĝo en japana restoracio.
Lundon la 31an de marto, post vizito de la oranĝerio kaj urbodoma palaco, tie okazos la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, prezidata de la nova Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kun saluta alparolo de la urbestro, Francisco de la Torre. Sekvos gustumado de plej tipaj andaluzaj pladoj ĉe la fama kaj historia restoracio “El Café de Chinitas” (la favorata de García Lorca kaj aliaj artistoj), kun flamenka gitarumo de Carlos Quintana. Sekvos promenado laŭ la Mediteraneo, ĝis la vesperumo, kun Asembleo de Esperanta Naturamikaro kaj paeljo.
Informas: naturamik@esperantio.net / www.kulturservo.esperantio.net