Relanĉo de Feminisma Esperanta Movado

HeKo 868 4-B, 29 mar 25

La Komitato de Feminisma Esperanta Movado (FEM) kunsidis hieraŭ ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago, larĝigite al ĉeestantaj senataninoj de la Esperanta Civito. Ĝi faris la punkton pri la situacio dudek jarojn post la fondo de FEM kaj decidis kunvoki la Asembleon okaze de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono.

Post retrospektivo pri la ĉefaj projektoj kaj atingoj de FEM (dek jarkolektoj de la revuo “Femina”, konstanta rubriko en “Literatura Foiro”, ses atelieroj por redaktado, rilatoj kun Internacia Virina Konsilio kaj Festivalo de la Femina Filmo, kaj tiel plu) la kunveno analizis la staton de Esperantio, facile konstatante ke nur la Esperanta Civito prezentas kontentigan situacion rilate la rajtojn de virinoj, plus Tutmonda Esperantista Junulara Organizo parte kontentigan.

Ene de la Civito tamen vekas perplekson la malfruo en la plenumo de direktivo Eriksson-Giordano, kies aplika edikto atendas ankoraŭ la promulgon. FEM levos la demandon ĉe la baldaŭa Foruma sesio. La kunveno esprimis diversajn sugestojn pri la rolo de esperantlingvaj intelektulinoj, precipe en literatura kampo: PEN kaj ĝia organo LF estas esence gravaj tiurilate.

Okazis ankaŭ danka rememoro pri la forpasintaj FEM-komitataninoj Marie-France Conde Rey kaj Agneta Emanuelsson.

(fem)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.