Heroldo de Esperanto 2364 (marto 2025) akurate aperis

HeKo 867 2-B, 16 mar 25

La tria ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto” akurate aperis, kvankam ne tiel frue kiel la aprila “Literatura Foiro”, revuo kiu tiurilate ĉiam rekordas de multaj jaroj.

En la centunua (!) jarkolekto HdE dediĉas atenton al Esperanto-Domoj kaj kulturcentroj pli ol ajna gazeto: ne nur pri tiuj aliĝintaj al la Pakto (kvar en Eŭropo, unu en Afriko), sed ankaŭ tiuj ekster la Pakto, precipe en Francio — HdE estas inkludema informilo, kiel normale en la Civita konsorcio. Kompreneble plej detale ĝi informas pri la aktiveco de KCE en Svislando, kiu posedas kaj administras ĝin: ekzemple aperas la agadraporto 2024, diskutota de la KCE-Asembleo en majo.

En la numero 2364 aperas interesa artikolo (fakte recenzo de Giorgio Silfer) pri la romano “Asertas Pereira” de Antonio Tabucchi, kaj raporto pri la sukcesa memoriga tago dediĉita al tiu majstro en Barcelono. Tre interesa ankaŭ la felietone aperanta eseo de Honoré Sebuhoro pri Afrika Unio, dum geopolitike informas artikoloj pri la kreskanta diverĝo inter Usono kaj Eŭropo, kaj ĝiaj konsekvencoj al Esperantio. La situacio en Roterdam(et)o restas en la fokuso, same kiel la progreso de la nova Kapitulo.

Por aboni la gazeton per minimuma donaco de 24,- CHF al KCE: https://kulturservo.esperantio.net/gazeto/heroldo-de-esperanto

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.