Post pluva monato utila por la kamparo, fine sunas super la marbordo de la Suno, kaj la unua Andaluza Esperanto-Rendevuo povos realigi pluraj kulturajn promenadojn laŭ alternativa turismo, danke al la ĉiĉeronado de s-ro Juan García del Río, prezidanto de Esperanta Naturamikaro, helpata de c-ino Manuela Blanco, ENa-sekretario.
Partoprenontoj el ok denaskaj lingvoj havos sian trafpunkton hodiaŭ vespere en la antikva urbo, por unua promenado, fakte subluna. Cetere morgaŭ eblos spekti partan sunan eklipson, en Andaluzio, pri kio parolis hieraŭ la ENa-delegito ĉe la Forumo, c-ano prof. Carlos Spinola, fakulo pri astronomio, dum la verda ĵaŭdo en la Esperanto-Domo.
La hieraŭa klubkunveno estis la unua okazo prezenti la ĵus eldonitan romanon “Istanbul” Istanbulo”, verkitan de Burhan Sönmez, tradukitan de Vasili Kadifeli, lingve reviziitan de Perla Martinelli. Ĉi-lasta parolis pri la enhavo, ree aktuala dum la ĵusa istanbula konjunkturo. Giorgio Silfer elegante laŭtlegis fragmenton el la libro, kie ironia humuro alternas kun tragiko kaj profundaj sentoj.
Por mendi: Esperanta Kulturservo.