Je la Internacia Tago de la Libro
Hodiaŭ la Bulgara Nacia Televido elsendis mallongan intervjuon kun Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro" kaj sekretario de la Esperanta PEN-Centro, rilate kelkajn unikaĵojn kaj raraĵojn el lia propra biblioteko.
Ne estas hazardo, ke la intervjuo estas elsendita hodiaŭ: la 23a de Aprilo estas la Internacia Tago de la Libro kaj Aŭtor-rajtoj (laŭ decido de Unesko en 1995).
La 23a de Aprilo estas emblema por la literaturo, ĉar je tiu dato en la sama jaro 1616 forpasis tri mondfamaj verkistoj: William Shakespeare, Miguel de Cervantes kaj Garcilaso de la Vega.
[HeKo 435 5-A, 23 apr 10]