Esperanta Civito

Plendo kontraŭ Künzli pro molesta ebrieco

Aktivulino de la legacia stabo de la Esperanta Civito liveris al la Kortumo plendon kontraŭ Andreas Künzli, el Lucerno, pro molesta ebrieco.

Laŭ la denunco, la fakto okazis en la fervoja stacidomo de Berno, la 21an de aŭgusto posttagmeze, kie la "ministro de la Esperanta Respubliko" estus kondutinta kiel ĝisvome ebria, en alesto de atestantoj. La aktisto de la Kortumo pridemandos unu el ili, kiu havas la esperantan civitanecon.

Pri la malsobreco de Andreas Künzli ekzistas precedentoj: unu el ili estas atestita interalie de deĵoranto en Kultura Centro Esperantista. Alkoholismo estas formo de malrapida sinmortigo, tipa de profunde frustritaj subjektoj. Kelkaj ebriuloj reagas plore, kelkaj kante, aliaj agreseme. Al ĉi-lasta kategorio apartenus la denuncito.

En la Esperanta Civito pri molestaj ebriuloj oni aplikas la normon validan en la lando kie okazas la fakto, memkompreneble sub la kondiĉo ke tiu normo ne kontraŭas la fundamentan leĝon de la Esperanta Civito, nome la Konstitucion plus la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj.

[HeKo 451 6-C, 26 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.0574 s s