Esperanta Civito

Kiel solvi konfliktojn en la nova Esperantio

Kio okazus, se paktinta establo havus en si tian kverelon kiel nuntempe havas Pola Esperanto-Asocio? Ĉu en la Esperanta Civito oni kondutus same kiel en Universala Esperanto-Asocio rilate landajn asociojn?

La sinteno de UEA en tiaj kazoj estas la sekva, laŭ publika deklaro de ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller:

"Kiam landa asocio petas aliĝi al UEA, oni kontrolas, ke ĝi estas "laŭorde organizita", nome ke ĝi havas statuton aŭ similan regularon, kiu priskribas i.a. ĝian organizan strukturon kaj la elektadon de la gvidorgano(j). Al UEA sufiĉas, ke tiuj aferoj estas statute difinitaj, sed kun 70 landaj asocioj UEA tute ne povas kontroli, kiel fidele ĉiu observas ĉiujn siajn regulojn. Tiurilate ĉiu asocio respondecas antaŭ sia membraro kaj la oficialaj instancoj de la lando. Ĉu la leĝoj de la lando estas sekvataj, tio ne koncernas UEA sed nur la jurajn instancojn de la koncerna lando."

"La Statuto de UEA ja aldonas: "Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro." Praktike tio rilatas al la postulo pri neŭtraleco kaj pago de kotizo al UEA. Tion UEA aktive sekvas. En aliaj rilatoj la Komitato de UEA teorie povus ĉesi esti kontenta, se ĝi ricevus formalan plendon el la koncerna lando kaj trovus la kazon sufiĉe serioza. Internajn problemojn oni tamen ĉiam klopodu solvi interne, ankaŭ en Pollando."

En la Esperanta Civito ekzistas arbitracia instanco (la Kortumo), kiu mankas en UEA. Se okazus grava interna konflikto aŭ malobservo de la normoj, la Kortumo intervenus, havante la povon eĉ eksigi el la Pakto.

La ekzekutiva povo ne intervenas en la kompetentojn de la justica. Ĝi povas nur preventi la konfliktojn, ne juĝi ilin. Tiusence aktivas la vickonsulo kun delego pri internaj aferoj. Ankaŭ ĉi tiu komisiito, kun tiuspeca aktiveco, praktike mankas en UEA.

[HeKo 456 6-C, 6 okt 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0591 s s