Esperanta Civito

Aktuale ne signifu efemere

La projekto "Esperanto-aktuale" de E @I naskiĝis el la litovlingva paĝaro pri esperanto "Esperanto mozaika". La sukceso de tiu paĝaro donis la inspiron havi similan en multaj lingvoj: informriĉa retpaĝaro, logonta vizitantojn el publiko kiu interesiĝas pri esperanto kaj lingvoj ĝenerale.

E @I ekplanis la retpaĝaron en novembro 2007, kaj en junio 2008 komencis la realigon. La ambician projekton ŝajne subvenciis Esperantic Studies Foundation.

Printempe 2010 la tuto estis preta, kaj efektive http://aktuale.info/eo akceptis novaĵojn kaj informojn inter la 27a de marto kaj la 16a de aprilo 2010. Post tiam, ĝi paŭzas, malgraŭ longa listo de kunlaborantoj.

Ŝvebe inter novaĵagentejo kaj retgazeto, Aktuale.info almenaŭ indikis interesan vojon. Estas domaĝe, ke en tiu ĉi kazo Aktuale signifis efemere.

[HeKo 482 7-A, 26 maj 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0588 s s