Esperanta Civito

(Mal)Atingoj en Esperantio 2013

La gazeto "La Ondo de Esperanto" intervjuis interalie du Civitajn senataninojn pri "Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2013": Marie-France Conde Rey, konsulo, kaj Anna Bartek, estro de la Blanka opozicio.

Respondis Marie-France Conde Rey:
Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:
– La literaturaj kafejoj okazintaj en Budapeŝto, unue en la Domo de Nacioj kaj poste ĉe la Nacia Fremdlingva Biblioteko. Deko da aŭtoroj jam havis la okazon prezenti sian plej freŝan verkon. La kunordiganto estas d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de la Esperanta PEN. Lin helpas organize Anna Bartek.
– La Pasvorta Reto, telematika tempobanko. La komparo kun la Pasporta Servo montras pli ampleksan oferton kaj pli aktualan funkciadon. Ĝi estas ankoraŭ en fazo de disvolviĝo, sed kun esperiga starto.
– La kunlaboro de lingvistoj por aperigi la unuan tekston en la fiota lingvo pere de la Esperanta alfabeto. La Respubliko de Kabindo en ekzilo tiel prepariĝas por la uzo de la fiota kiel unu el la oficialaj lingvoj.
– La bona nivelo de la Renkontoj de Esperantistaj Familioj. Ĉi-jare en Greziljono (Francio) la organizado de Cyrille Hurstel, la bona etoso kaj la alta edukiteco de la infanoj reliefigis plian sukceson en la longa listo de REF.

Inter la negativaj eventoj mi rimarkis la fiaskon de Kosmo en la klopodoj servi al ISAE kaj la blufon de ISAE, deklarinta falsajn asertojn por akiri subvencion de Eŭropa Unio.

Respondis Anna Bartek / Anjo Amika:
La plej pozitivaj:

(1) La kvara Ateliero pri redakta kaj beletra kreivo, organizita de Kultura Centro Esperantista la 9-14an de julio sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. Ni fortikigis la redakcion de la revuo Femina.
(2) La okazigo de la 4a Afrika Esperantologia Semajno la 17–23an de novembro en Burundo, gvidita de la Konsulino de la Esperanta Civito. Estis donacitaj ekzempleroj de PIV, por helpi tiun asocion en malfacila financa momento.
(3) La pliboniĝo de la situacio de la informa gazeto "Heroldo de Esperanto", kiu eliris el la redakta krizo, kaj reprenis la trisemajnan aperritmon.
El muzikaj eventoj:
(4) post la akcidento ĉe Vinilkosmo la studio bone funkcias, daŭre okazas surbendigado de novaj KD-oj.
(5) Alia bona evento: ĉe Jutjub Anjo Amika estas la plej aŭskultata, laŭ la statistiko farita de Jutjub, laŭ tri blokoj de plej favorataj Esperanto-kantoj.

La plej negativaj:
(1) marĝenigo de virinoj kaj Afriko, ĉu en la Akademio de Esperanto, ĉu en la UEA-gvidantaro.
(2) La koruptemo de sen. Dieter Rooke, kiu proponis certan sumon al volontulo por ke tiu ĉi ne plenumu taskon.
(3) La uragano en Filipinoj, kiu damaĝis la vivon ankaŭ de esperantistoj.

[HeKo 548 9-A, 31 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0677 s s 
  Total: 0.0823 s s