Esperanta Civito

Komuniko de LF-koop - Akto 59

Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton "Heroldo de Esperanto" ekde la jarkolekto 2017.

Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de "Heroldo de Esperanto". La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri la posta jaro.

La vendo ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj Itala Interlingvistika Centro. Tio interalie koncernas la verkon "Paŝoj al plena posedo" kaj ceterajn lernolibrojn.

Post konsulta aprobo fare de la redakcio, la decido estis alprenita de la Administra Komitato en Bruselo, 7 majo 2016, kiel akto 59, konforme al la ĝenerala orientiĝo de la Kooperativo, kaj komunikita skribe al la unuopaj gekooperantoj en dato 18 majo 2016. La subskriba aŭtentigo de la akto okazis ĉe notarioj en Budapeŝto, 19 majo 2016, respektive en Goiânia, 3 junio 2016.

[HeKo 603 7-B, 12 jun 16]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0575 s s