Esperanta Civito

Nur tri numeroj de Lexus en 2017


Daŭre lamas la produktado de la jarkolekto 2017 de "Heroldo de Esperanto", kiun Lexus ŝuldas al sia klientaro. Dum dek kvin monatoj la brazila entrepreno eldonis nur tri numerojn el papero. Ŝajnas ke tri pliaj numeroj pretas virtuale, sed la abonantoj daŭre atendas ilin.

La direktoro de Lexus, s-ro Fabrício Valle, bedaŭrinde mensogas kiam li anoncas ke pretas la unua numero de HdE en 2018, ĉar li devus unue liveri al siaj abonantoj dek du numerojn de 2017. Suplemente al la unua mensogo, tuj venas dua: "Mi devas amasigi iom da mono por pagi LF-koop, okaze de refaro de la kontrakto".

S-ro Valle devas pagi neniom al LF-koop, ĉar pro lia nesolventeco la kontrakto estis nuligita kaj LF-koop reprenis la proprieton, tuj vendante Heroldon al KCE. Simple Lexus akiris la rajton/devon eldoni unu jarkolekton. Pri la malfruo de Lexus en 2017 nur Lexus respondecas.

[HeKo 675 9-B, 7 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0721 s s 
  Total: 0.0869 s s