Esperanta Civito

Lingva Komitato unuanime rifuzas transgenran pronomon

La Lingva Komitato de Esperantio ricevis tri demandojn el la Kapitulo de la Esperanta Civito:

1) Ĉu la Lingva Komitato taksas necese, ke en la oficialaj dokumentoj de la Esperanta Civito oni uzu transgenran pronomon? 2) Se jes, ĉu oni kondutu laŭ la Lingvaj Respondoj 90 kaj 91 de Zamenhof aŭ oni adoptu neologismon? 3) Se adopti neologismon, ĉu ĝi estu "ri" aŭ alia?

El dek du LK-anoj respondis dek: naŭ nee al la unua demando, unu sindetene. Konsekvence ne necesis respondo al la ceteraj demandoj. Tamen iuj LK-anoj esprimis interesajn komentariojn, interalie pri la maltaŭgeco de la proponita pronomo "ri".

La koncerna raporto estos ekzamenata dum la 5-a Lingva Kolokvo de KCE en Ĉaŭdefono, 30 aprilo - 3 majo 2020.

Pri la sama temo la Akademio de Esperanto ĝis nun silentis.

[HeKo 728 7-C, 29 feb 20]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0732 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0440 s s 
  Total: 0.1172 s s