Esperanta Civito

Densa kunvensemajno por la Esperanta Civito


La semajno 11-17 januaro 2021 havos densan agendon en la Esperanta Civito, laŭ MET: envolvitaj estas la Kapitulo kaj tri paktintaj establoj; aparte grava estos la pritrakto de kvar projektoj.

Lundon je 18h00 skajpe kunvenos la Komitato de KCE, kunvokita de la prezidanto, c-ino Perla Martinelli. Mardon je 9h30 kunvenos la komisiitoj pri projekto PIUR kun unu el la koncernataj magistratoj. Mardon je la 15h00 skajpe kunsidos la teamo de Kultura Esperanto-Festivalo. Merkredon je la 10h00 skajpe kunsidos la Kapitulo, prezidata de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Ĵaŭdon la 14an je 18h00 fizike kunvenos en Malago la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro, prezidata de sen. Julio Herrero. Dimanĉon la 17an okazos en la Esperanto-Domo de Svislando fizika renkonto de la docentoj de la Esperantologia Fakultato 2021, kun eventuala skajpa partopreno.

Rimarkinda estas ankaŭ la eksterordinara Asembleo de Naturfreunde Internationale, merkredon la 13an (partoprenos la delegito de ENa, c-ano Giorgio Silfer) kaj la virtuala renkonto de la ĝemelitaj PEN-Centroj (partoprenos c-ino Chiara Macconi).

[HeKo 751 4-C, 7 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0618 s s