Esperanta Civito

"Nyugat" gastos definitive en Svislando


"Ĝi estis malgrava revueto el medio regata de judoj". Tiel hungara ministro antaŭ nelonge difinis la revuon "Nyugat", kies rolo estas enorme grava en la historio de la hungara, sed ankaŭ de la esperanta literaturo: sen ĝi ne ekzistus "Literatura Mondo", nek la apogo al esperanto ĉe PEN Internacia, fare de Frigyes Karinthy en la 1920aj kaj fare de aliaj poste.

La dek naŭ ĉefaj kunlaborantoj de "Nyugat" (nur unu virino inter ili) kutimis renkontiĝi en literaturaj kafejoj. La hungara artistino Katalin Ronai rekreis tiun etoson por ekspozicio, fabrikante dudekon da ĉarmaj pupoj, kun la adekvata membraro, fotoportretoj, fono. Ili fariĝis esenca rekvizito por la parolago de Giorgio Silfer "Invit' al Njugatesko".

Danke al la perado de Fajszi Amika Rondo, kun la apogo de la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto, tiu artaĵo fariĝis proprieto de Kultura Centro Esperantista, kunorganizanto de Kultura Esperanto-Festivalo (10-15 aŭgusto 2021). La "aŭtoroj de Nyugat" baldaŭ situos sur la fortepiano en salono Klara Zamenhof de la Esperanto-Domo en Svislando. Ŝajnas ke la hungaraj literatoroj estas pli aprezataj en Esperantio ol en Hungario.

[HeKo 760 4-B, 21 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0553 s s