Esperanta Civito

Tri milanaj amikoj de "Literatura Foiro"


Inter la personoj kiuj kontribuis al la naskiĝo kaj kresko de "Literatura Foiro" estis pluraj milananoj, ĉu legantoj, ĉu apogantoj, ĉu artistoj, ĉar la revuo ekestis en Milano en 1970. Dum la lastaj du jaroj forpasis tri el tiu epoko, pri kiuj endas almenaŭ omaĝa rememoro.

Fratoj Gianpiero kaj Ermigi Rodari abonis LF-on ekde la unua numero. Aktivaj en Milana Esperanto-Klubo, precipe la dua estis vera motoro por multaj iniciatoj. Ili ambaŭ havis profundan esperanto-kulturon, kaj ilia kultura kontribuo al nia lingvo meritus pli da agnosko ol ili ricevis sur la organiza kaj administra terenoj. Ermigi speciale talentis kiel loka publicisto, realigante dum jardekoj interesan kluban bultenon. La unua, pli juna, forpasis antaŭ du jaroj, kaj Ermigi forlasis nin ĉi-monate.

Simila sorto de frateco, kvankam en tute alia kunteksto, karakterizis du aliajn amikojn: Sergio kaj Giancarlo Mangini. En Milano ili estis la pioniroj de sporto apenaŭ praktikata tiutempe en Italio, nome basbalo: la dua estis ĝia ĉefa televizia kronikisto dum tri jardekoj. Profesie li eminentis kiel karikaturisto, kaj al "Literatura Foiro" dum longa tempo li kontribuis per siaj vinjetoj, kies tekstojn Giorgio Silfer originale redaktis antaŭ ol li bildigis: Giancarlo Mangini perfekte kaj rapide kapablis ĉiam transformi alies ideojn al desegnoj. Eklerninte nian lingvon (dum kultura semajnfino en Milano, kie instruis Claude Gacond kaj Claude Piron) Mangini desegnis ankaŭ tutan esperanto-alfabeton, admirinde humuran, ĝis nun ne publikigitan.

Al la vidvinoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer sincere kondolencas.

[HeKo 767 7-B, 17 jul 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0162 s s(23 Requests)
  PHP: 0.1517 s s 
  Total: 0.1679 s s