Esperanta Civito

Proponataj amendoj por direktivo Rogora pri bibliotekoj


Direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo (KIBS) estis aprobita de la Forumo en 2007. Sep jarojn poste ĝi ricevis amendon, per la transloko de la pilota biblioteko el Milano (IULM) al Budapeŝto (OIK), kun ĉefa responso ĉe Fajszi Amika Rondo anstataŭ Itala Interlingvistika Centro.

Lastatempe kreiĝis reto de "vizitantoj" (diskretaj, neformalaj inspektoroj) kaj eklaboris fakrondo, kiu kunsidis plurfoje telematike, ellaborante interesajn proponojn. Probable la Forumo plibonigos la direktivon, inkluzivante la edikton pri vizitantoj, aldonante la arkivojn kiel medion ne malpli (eĉ pli) gravan ol la bibliotekoj, enmetante novajn elementojn por eniri KIBSon, ekzemple la regulan akiradon de libroj, diskoj, arkivan dokumentaron.

La akirado jam okazas per la donacado al la kvin bibliotekoj kun depona rajto, sed devus eniri anka? la aĉeto de titoloj pere de libroservoj aliĝintaj al la Pakto (kun rimarkinde favora rabato). Krome necesas konstrui komunan konsultosistemon rete, kaj indas instali specifajn fondusojn, kiel tiun pri porinfana esperanto-literaturo en biblioteko de Malago.

Sen. Manuela Blanco (nome de la Kapitulo) estas komisiita kolekti ĉiujn sugestojn el la fakrondo kaj transdoni ilin al la forumanoj, ĉar nur la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj) rajtas amendi la direktivojn.

[HeKo 779 6-C, 7 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0549 s s