Esperanta Civito

"Literatura Foiro" sub la egido de "Literatura Mondo"


Nova jaro, nova kolekto de la revuo "Literatura Foiro": jam akurate la 53a sinsekve kaj senpaŭze (nuna numero: 315, februaro 2022). Ĉi-foje sub la egido de "Literatura Mondo": beletra kaj eldona fenomeno plej grava por nia kulturo, inter la diversaj jubileoj de 2022 (ekz. Moliere). Ses eseoj estos dediĉitaj al LM: la unua el ili, fare de Giorgio Silfer, titoliĝas "La kabareda periodo de Julio Baghy".

La hungara prozisto kreinta en Siberio nian unuan literaturan 'Sprachraum' kvazaŭ enkondukas du nuntempulojn ankaŭ profunde ligitajn al Rusio: Mikaelo Bronŝtejn premieras per sia nova romano "Simeono" kaj Trevor Steele per la rakonto "Novaj horizontoj". Ilin akompanas la novelo de Massimo Acciai "Gravita inversio". Feminan tuŝon donas eta klasikaĵo de Alice Rivaz (amikino de Edmond Privat) traduke de Marie-France Conde Rey.

Poezie uverturas Benoit Philippe, lirikas Carmel Mallia, interludas Elena Popova, preskaŭ epopeas Wally du Temple. El la PEN-korbo kurda poemo de Nedim Turfent, traduke de Chiara Macconi, kaj atesto de Carmel Mallia pri la murdita malta ĵurnalistino Daphne Caruana Galizia.

Alessio Giordano inaŭguras plurnumeran eseon pri Giambattista Vico kaj la origino de lingvoj, dum Fernando Pita plu felietonas pri La esperanto de Afriko.

Aparte interesa la recenza eseo de Vinko Oŝlak pri distopia romano de Robert H. Benson kun rilato al nia lingvo. Sekvas recenzo de Julian Modest pri Laure Patas d?Illiers.

Du recenzoj koncernas kinon: Marie-France Conde Rey pri la kanada filmo "La fiherboj" de Louis Belanger, kaj Daniele Binaghi pri "Encanto", la sesdeka kartuno de Walt Disney.

Fine Fabrizio Pennacchietti regalas per historiografia perlo pri Proksima Oriento. La numero 315 de LF estas vere bunta kaj nepre aboninda: ĉefredaktas Perla Martinelli, asistata de Alessio Giordano. Ses numeroj jare, po 64 paĝoj, plus eventualaj suplementoj, kontraŭ nur 56,- CHF (54,- EUR). Abonebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 780 2-B, 19 jan 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1528 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.1923 s s