Esperanta Civito

Carlo Minnaja nova dojeno de la Akademio de Esperanto


Du senatanoj de la Esperanta Civito (el malsamaj parlamentaj grupoj) estis ĵus kooptitaj en la Akademio de Esperanto: temas pri Julian Modest kaj Fernando Pita. Tria akademiano havas la esperantan civitanecon: Carlo Minnaja; pro la retiriĝo de John Wells, li fariĝas la dojeno de la institucio, kien li eniris en la fora 1973, kiel unua denaska esperantisto.

Novaj kooptitoj estas ankaŭ Bak Giwan, Hans Becklin, Simon Davies, Mariana Evlogieva, Ruth Kevess-Cohen, Vilhelmo Lutermano, Ahmad Mamdoohi, Mao Zifu, Marc van Oostendorp, Tim Owen, Paul Peeraerts, Nicola Ruggiero. En la Akademio ne plu sidas hungar(in)oj, post la morto de Vilmos Benczik kaj la retiriĝoj de Katalin Kovats kaj Ilona Koutny. El Iberio restis nur Javier Alcalde.

La lingva institucio ne havas juran personecon, sed ĝia sidejo situas ĉe Universala Esperanto-Asocio, almenaŭ ĝis la vendo de la domo en Roterdamo.

[HeKo 783 4-A, 4 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0553 s s