Esperanta Civito

La prezidanto de PEN Internacia nia gasto en Milano


Esperanta PEN-Centro helpis al Burhan Sonmez, prezidanto de PEN Internacia, okaze de lia hodiaŭa vizito en Milano. Nia vicprezidanto, c-ano Giorgio Silfer, akompanis lin de Svislando al Italio, havante la ŝancon intimigi lin kun nia originala literaturo. Kun c-ino Chiara Macconi, nia delegitino en la PEN-Komitato por Verkistoj en Prizono, li ankaŭ sekvis lian aktivecon en Milano, kun lekcio ĉe universitato kaj renkonto en librovendejo.

Profesoron Burhan Sonmez, kies libro "Istanbulo, Istanbulo" estas tradukita al pli ol kvardek lingvoj, forte impresis la organiza kapablo de la Esperanta PEN kaj la multpaĝa revuo "Literatura Foiro". Aldone li admiris la lastan numeron de la revuo de la Itala PEN, kie aperas artikolo pri la esperanta literaturo.

Rendevuon de la internacia prezidanto kun la itala prezidanto (Sebastiano Grasso) peris ĝuste nia PEN-Centro. D-ro Grasso invitis niajn verkistojn al sia kastelo proksime al la rivero Pado: la Komitato de la Esperanta PEN kaj la revuo "Literatura Foiro" planos la viziton.

[HeKo 784 9-B, 24 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0706 s s 
  Total: 0.0862 s s