Esperanta Civito

Instruado karakterizis la duan tagon de NAKSE


C-ano Alessio Giordano per kurso por progresantoj, sen. Marie-France Conde Rey pri metodikaj spertoj en Afriko, sen. Lorena Bellotti pri lingvotestado kunlabore kun ALTE: la hodiaŭa tago de NAKSE estis karakterizita de instruado.

Aldone sen. Giorgio Silfer gvidis studgrupon pri la originoj de la esperanta literaturo, komparante ilin al tiuj de aliaj literaturaj lingvoj. Estis emfazita la slava influo, precipe pola kaj rusa.

Post interŝanĝo de donacoj, la Civitaj geparlamentanoj kaj aliaj gastoj estis akceptitaj de la urbestro de Rozoj en la moderna konsilia salono, ideala por la baldaŭa sesio. Ĉeestis senatanoj el Bulgario, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj Svislando.

Vespere sukcesa recitalo de Anjo Amika, kiu interalie prezentis novan tradukon de "Bela, ĉaŭ!". Tuj poste c-ano Antonio Vidal anoncis la itineron elektitan por la tut-taga naturamika ekskurso, kiun li gvidos.

[HeKo 796 8-B, 5 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0585 s s