Esperanta Civito

Ĉu risko de financa konflikto inter UEA kaj TEJO?


Se veras la informo disvastigita de nordeŭropa skandalgazeto, la felietono pri la grandioza retejo de la Universala transiris de administra kaj financa dramo al strategia konflikto inter UEA kaj TEJO. Ĝis nun oni povis nur bedaŭri la forĵeton de amaso da mono (al virinoj, viroj, eĉ hermafrodito) por abortanta projekto; ekde nun estus trovita la propeka kapro, nome la junulara sekcio.

Kial ĝuste la Junulara restus kun alumeto bruliganta fingrojn? Ĉar en marto 2019 (kun vjetnama prezidantino) TEJO subskribis kontrakton, laŭ kiu ĝi devus liveri la novan retejon al UEA antaŭ la fino de 2020. Poste la limdato prokrastiĝis al septembro 2022.

Ne estante informadika firmo, evidente TEJO sin turnis al fakulo en sia interno, kiu tamen ne respektis la tempolimojn, kaj kies laboro ne plaĉas nun al UEA. Konsekvence Roterdamo ne plu volas pagi al Roterdamo. TEJO siavice ne plu havas monon, pro la ĉeso de subvencio el Eŭropa Unio. Ĝuste de UEA devus veni financa helpo, sed Nieuwe Binnenweg 176 ŝajne ne plu financos.

[HeKo 798 7-A, 25 okt 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0368 s s 
  Total: 0.0502 s s