Plia vojo por realaj renkontoj en Esperantio
La esperanta popolo bezonas realajn renkontojn. Tiurilate ekzistis du eblecoj: kongresi nacie aŭ internacie en malsamaj lokoj de jaro al jaro, kunveni en loka klubo de semajno al semajno aŭ de monato al monato.
La Manifesto de Raŭmo unuafoje indikis novan metodon: "la kongresoj kiel vojo al kresko". Tio signifis implican agnoskon pri tria vojo, kiu disvolviĝis en la jaroj 1980aj: la kulturcentroj.
Arnhemo pioniris antaŭ la dua mondmilito, Greziljono poste. Sekvis Ĉaŭdefono, Pisanico, La Kvinpetalo, la Vojnodo ktp. Unuj sukcesis, aliaj fiaskis, ĉiuj batalis por ekzisti. Ĝenerale necesas karakterizi sin per instrumetodo, kaj kupli sin al transnacia cirkvito: sen unu el la du elementoj kulturcentro lamas, kaj ĝi mortas sen ambaŭ. Ni silentu pri la makrosociaj ŝanĝoj kaj pri la eventuala bojkoto de la "movado".
NAKSE de Esperanta Naturamikaro inaŭguras plian vojon: renkontejo nek de kongresaj nomadoj nek en tutjara strukturo, sed en bonega, gastama loko, tiel longe kiel indas, subtene al interesa programo, evoluanta de jaro al jaro. Ni subtenu ENan en tiu ĉi veto, speciale se ni konsentas kulture (kaj finance) investi en Katalunio.
[HeKo 801 3-B, 28 nov 22]