Esperanta Civito

La vickonsulo pri internaj aferoj en Svedio


La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, atingas hodiaŭ Svedion por dusemajna deĵoro ĉe la norda legacio de la Esperanta Civito. La deĵoro celas fortigi la reton de kontaktoj: kaj por plimultigi aliĝojn al iniciatoj respektive la aĉeton de produktoj el la paktintaj establoj, kaj por prepari estontan aranĝon en Stokholmo.

Dum sia restado ŝi zorgos interalie pri la esperanto-sekcio en la biblioteko de la Solidardomo, kie situas la norda legacio. La sekcio gardas librojn kun enhavo politika, sociologia, historia, filozofia. Se katalogite, ili estas prunteblaj tra la landa biblioteka sistemo. Donacoj estas bonvenaj, pere de nia stabano Bertil Nilsson.

La 8an de decembro c-ano Nilsson festos la eniron en sian naŭdekan vivjaron: la Kapitulo gratulas pri lia vigleco kaj mensa lucido.

[HeKo 80154-C, 1 nov 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0572 s s