Esperanta Civito

Forpasis Marie-France Conde Rey Pigeon


Tre malĝoje mi anoncas la forpason de Marie-France la 2an de novembro 2023 posttagmeze.

Ŝi estis tre laca, sed Nathalia kaj Serge, ŝia gastiganta familio, faris la maksimumon por ŝi.

Estas grandega perdo por Charente Esperanto, la asocio kiun ŝi kreis en Angulemo, por la Esperanta Civito, por Esperanto kaj por ĉiuj kiuj aprezis ŝin. Ŝi trovos lokon en niaj koroj.

(Patrick Boursicot, forumano de Charente Esperanto).

Marie-France Pigeon naskiĝis en Parizo (en unu el la esceptaj kamparaj lokoj de la metropolo, kie ankoraŭ kreskas vito kaj oni produktas vinon) la 6an de aŭgusto 1946. Elementa instruistino, ŝi edziniĝis al galega enmigrinto kaj akuŝis tri infanojn; graveda je la tria, ŝi vidviniĝis pro aŭtomobila akcidento. Jam diplomito por specialaj lernejoj, ŝi sola kreskigis kaj edukis la gefilojn, el kiuj fontos kvin genepoj. Esperanton ŝi eklernis en 1992, kaj tre baldaŭ ŝi aktivis en la medio de la kulturcentroj kaj de LF-koop, kiun ŝi prezidis lastatempe. Senatano de la Esperanta Civito ekde 2001, Unua Vickonsulo en 2007-2011, Konsulo en 2012-2016, longtempa membro de la Kapitulo. Aktiva redakciano en "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto", "Femina". Publicisto kaj poetino, ofte delegito ĉe la mondkongresoj de PEN Internacia. Ŝiaj cindroj estos konservataj en la Esperanta Panteono.

[HeKo 825 1-C, 3 nov 23]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0603 s s