Esperanta Civito

Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo

Ĉar pri la esenco de la esperantismo en Afriko multaj havas diversajn ideojn, tial ni subskribintoj, aktivaj por kaj per esperanto en pluraj landoj de la nigra kontinento, trovis oportuna proponi la sekvan klarigon.

  1. La afrika esperantismo estas la penado de afrikanoj apliki esperanton en ĉiu kampo de la individua kaj socia vivo, surbaze de la valoroj kiujn la esperanto-kulturo originale produktis dum pli ol jarcento, eĉ anticipante la Universalan Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (1948) kaj la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj (1996).  
  2. Inter la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo certe karaj al la afrikanoj estas:
    1. la konscio pri aparteno al la tuta mondo, kaj ne nur al propra etno, naciŝtato aŭ kontinento; konscio jen religie inspirita, kiel ĉe la homaranismo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, jen sekulare motivita, kiel ĉe la sennaciismo de Eŭgeno Lanti;
    2. la rajto de ĉiu popolo je memdeterminado laŭ neperfortaj metodoj, kies heroldo estis Edmond Privat, amiko de Gandhi;
    3. la strebo al internacia kooperado paralele al la rezigno pri militoj, kies ĉefa teoriisto estis Pierre Ceresole, fondinto de la Internacia Civil-Servo;
    4. la transnacia lingvospaco kreebla inter rifuĝintoj, militkaptitoj, ekzilitoj en la sama areo sed el malsama origino, kiel pruvis unuavice Julio Baghy en Siberio;
    5. la partopreno en unika kultura diaspora fenomeno, kiun elkristaligis la plej grandaj verkistoj en la esperanto-literaturo, perante tra la lingvo senton de komuna destino, kaj eĉ identeco, kun multaj homoj dise en la mondo.
      Disvolvi ĉi tiujn valorojn estas prioritato por la afrikanoj scipovantaj esperanton.
  3. Same kiel la lingvo apartenas private al neniu, sed ĝin proprietas la tuta homaro, ankaŭ la esperantlingva komunumo ne povas esti monopolo de unu asocio, kiel ajn granda aŭ antikva ĝi estas. Tial la afrikanoj sentas sin liberaj pozitive kunlabori kun ĉiuj institucioj de la esperanto-mondo, se ili povas utili al la realigo de la afrika esperantismo.
  4. La universale referenca verko por la lingvo estas la Fundamento de Esperanto, en ĉiuj siaj tri partoj: gramatiko, ekzercaro, vortaro. La Fundamento de Esperanto estas preskriba rilate la denotacion, sed nur priskriba rilate la konotacion. La konotacio, inkluzive de la tropa parolo nur eŭrope kaj biblie inspirita, estas rigardebla kiel nur sinkronie valora, kaj diakronie evoluigebla tra la jarcentoj ankaŭ danke al la kontribuo de la lingvouzo en la afrika Esperantio.
  5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas esperanton, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas, do nur kiel komunikilon, sendepende de la originalaj valoroj de la esperanto-kulturo. Esperantiano estas nomata ĉiu homo, kiu scias kaj uzas la lingvon kongrue al la supraj artikoloj, vidante en esperanto ne nur komunikilon, sed ankaŭ artan perilon kaj identigilon.

El Lomeo, la 14an de aprilo 2006

Subskribis 75 individuoj kaj ok establoj, unuavice TIETo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito

NOTO 1: Laŭ propono de la TIETo-delegitoj, la 22an de julio 2006 la Forumo de la Esperanta Civito esprimis unuanime sian aprezon por la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo.
NOTO 2: La 24an de decembro 2016 en Anirono (Togolando) la 6a Afrika Kongreso de Esperanto formale aprobis la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo, unuanime kaj senŝanĝe.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0525 s s