Esperanta Civito

UEA funebras pri Lee Chong-Yeong

La ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, s-ino Barbara Pietrzak, anoncas la ĵusan morton de prof. d-ro Lee Chong-Yeong, prezidinto de UEA (1932[1948]-2008).

Prof. d-ro Lee Chong-Yeong studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvardo (Usono) kaj doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la universitato de Kobe (Japanio). Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatika grupo de la UN-organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook ŝtata universitato (Koreio). Li estis ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-universitato (Popola Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.

Lee Chong-Yeong prezidis Korean Esperanto-Asocion (1994-95, 1998-2001), prezidis (1995-1998) kaj vicprezidis (2001-2004) Universalan Esperanto-Asocion.

Post Claude Piron, jam la dua honora membro de UEA kiu forpasas lastatempe ankoraŭ en la 76a aĝjaro. Pri ili funebros la baldaŭa Universala Kongreso en Roterdamo (por kiu ĝis nun neniu akceptis esti la alta protektanto).

[HeKo 360 4-A, 4 jul 08]

Komentarias István Ertl, Luksemburgo, 4 jul 08:
Mi komprenas ke Vi, male al ekzemple mi, ne funebras pri Lee Chong-Yeong. (Ja kion alian pensi se la solaj subjektoj de funebrado en Via komuniko estas "UEA" kaj "la baldaŭa Universala Kongreso en Roterdamo"?)
Sed ke Vi ne rezistas al la tento kroĉi al la nekrologo venenan vosteton "...funebros la baldaŭa Universala Kongreso en Roterdamo, por kiu ĝis nun neniu akceptis esti la alta protektanto." tio simple ne respondas al la normoj de nia civilizo. Eble ja al tiuj de la [Esperanta] Civito.

Respondas la redakcio: Kiam Yves Peyraut mortis, ni titolis: "SAT funebras pri Yves Peyraut", kaj aludis al la baldaŭa SAT-kongreso. Estas normale mencii prioritate la familianojn de la forpasinto. Nur tordita psiko povas dedukti, ke neniu alia kondolencas. Jam la fakto anonci la forpason estas omaĝo. Kaj nur simile tordita psiko povas konjekti, ke la akcesora informo pri la alta protektanto de UK volas esti manko de respekto al la mortinto. Ĉiukaze, de personoj kiel Ertl, Kniivilä aŭ Camacho neniu bezonas ricevi lecionon pri civilizo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0588 s s