Ekis la selekto de aliĝontoj al EKA
Danke al la Ranetoj (organiza teamo) jam dek kvin flue parolantaj esperantistoj el Kongolando petis aliĝon al la unua Esperanta Konferenco en Afriko, kiu disvolviĝos en Bujumburo, 28-31 decembro 2025.
Danke al la Ranetoj (organiza teamo) jam dek kvin flue parolantaj esperantistoj el Kongolando petis aliĝon al la unua Esperanta Konferenco en Afriko, kiu disvolviĝos en Bujumburo, 28-31 decembro 2025.
Okaze de la “entronigo” de prezidento Trump, la prezidantino de la EU-Parlamento, Roberta Metsola (malta laŭ nacieco, sed ankaŭ bofinnino, tial la nomo, signifanta “urogalejo”) sendis al li bondeziran mesaĝon. Ŝi aplikis la neskribitan diplomatian regulon laŭ kiu, se oni ne estimas la gratulaton, oni bondeziras al la lando kaj popolo, ne menciante lin eksplicite…
La unua geopolitika demarŝo de la reelektita prezidento de Usono koncernas Mondan Organizon pri Sano, kun sidejo en Ĝenevo (unu el ĝiaj dungitaj tradukistoj dum multaj jaroj estis la karmemora Claude Piron).
La kontoj de Esperanta Naturamikaro pri 2024 montras profiton de 1.401 eŭroj, kiuj reduktis la deficiton en la bilanco ĝis 2.200 eŭroj. La bona rezulto dependas nek de subvencioj (nulaj) nek de donacoj (preskaŭ nulaj) sed de asociaj kotizoj, luoj de privatuloj en la naturamika Esperanto-Domo, NAKSE.
Inter la kontribuontoj al la programo de Baltiaj Esperanto-Tagoj (Litovio, 5-13 julio 2025) estas ankaŭ la nunaj ĉefredaktorino de “Literatura Foiro”, Perla Martinelli, kaj prezidanto de la Esperanta PEN, Giorgio Silfer. De antaŭ la pandemio ili ne partoprenis la aranĝon, al kiu ĉi-jare aliĝis jam ducento da personoj.
Andaluza Esperanto-Rendevuo, organizata de Esperanta Naturamikaro en Malago, 28-31 marto 2025, estas la unua evento kadre de la Civita konsorcio al kiu eblas aliĝi elektronike.
Estas ĝojo malfermi la 56an jaron de Literatura Foiro, kies februara numero jam survojas al sia fidela abonantaro. En 2025 LF planas prezenti des pli riĉan enhavon.
Pli da teatro ol kutime dum la 14a Kultura Esperanto-Festivalo, kiun Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista organizas en Ĉaŭdefono, 28 julio — 3 aŭgusto 2025, malgraŭ la rezigno pri unupersona dramo de Henrri De Sabates.
La taŭga datreveno por Montevideo ne situas en 1954, sed en 1955. Ĉar la Unesko-rezolucio aprobita danke al la diplomata talento de unu esperantisto ne gravis por UN, kiom por Esperantio. Unuflanke, ĝi donis elanon al nia kulturo, aliflanke ĝi decidis favore al la “universala supereco” de unu Asocio.
La revuo “Literatura Foiro” daŭrigas sian interesan esploron pri la kontribuoj al la esperanta kulturo: post muziko, post kongresoj, jen la vico de radiofonio kiel gvidmotivo por la ĉi-jara kolekto. Kiel kutime plej ofte la esplorojn plenumas d-ro Giorgio Silfer.
Dum la lastaj semajnoj kreskis ĉirkaŭ dekprocente la valoro de la usona dolaro kompare al eŭro kaj svisa franko, praktike ĝis la egaleco. Tio paŭsas la kreskon de la fluo de kapitaloj al Usono, kaj reflektas optimismon pri la ekonomia kaj politika konjunkturo en norda Ameriko.
“La jaro 2023 estis transira jaro. Forte senteblis efikoj de nericevo de la Administra subvencio [el EU] en 2022, kio estis tre elĉerpiga por pluraj kernaj aktivuloj, aparte por Estraranoj kaj oficistoj. Tio manifestiĝis ekzemple en malgranda Estraro.