Esperanta Civito

De medalo al monero: "arĝenta speso"

Kiel siatempe estis anoncite, jam de tuta semajno validas kiel monero la arĝenta jubilea medalo produktita de Fonduso Pro Esperanto honore al Lazaro Ludoviko Zamenhof. La monero valoras kvindek eŭrojn, kaj estas akceptata ĉe la establoj aliĝintaj al la Pakto.

"Vi povas pagi per arĝentaj spesoj" estas la esprimo je kiu oni jam kutimas en la Esperanto-Domo en Svislando. Speso siatempe valoris multe malpli ol la nuna medalo/monero, sed ĝi havis sur la averso la profilon de Zamenhof kaj sur la reverso blazonon tute similan al tiu de la Esperanta Civito (kvankam oni rimarkis tiun similecon nur post 2001!). Do praktike kiel la nuna medalo/monero.

Estis entute produktitaj nur cent medaloj, danke al la arto de meksika juvelisto, c-ano Manuel Nájera. La arĝento estas la plej pura. Ne multaj medaloj estas ankoraŭ aĉeteblaj, je la kurza prezo de 50,- eŭroj. Bonvolu rekte kontakti Fonduson Pro Esperanto.

[HeKo 413 4-C, 22 dec 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0659 s s 
  Total: 0.0812 s s