Esperanta Civito

Kie la cikatroj sangas

La hodiaŭa tragedio apud Smolensko, la urbo kie en 1896 naskiĝis la esperanto-teatro, lumigas la reflektorojn al Pollando. Laŭ okcidentaj amasmediaj komunikiloj en aviadila akcidento (ŝajne kaŭzita de la pola piloto mem) pereis la pola prezidento, duono de la pola registaro, aliaj eminentuloj kaj delegacio de la parencoj de oficiroj amase murditaj de sovetianoj en Katyn, 1940. Inter tiuj oficiroj estis generalo Sikorski, patro de Ada Sikorska, redaktorino de "Heroldo de Esperanto" 1962-1996.

La tragedio trafis la tutan Pollandon, politike kaj la majoritaton kaj la opozicion. En la unua situas ankaŭ esperantlingva EU-parlamentanino, Margareta Handzlik, elektita al Strasburgo kiel kandidato de Civitana Platformo, akceptita en la kristandemokratan grupon. Oni rimarku ke neniu el la du ĉefaj polaj partioj, kiuj konkurencos por la posteno de la prezidento post du monatoj, estas maldekstra. Pruvo estas la lastatempa antikomunisma modifo de la artikolo 256 de la kriminala kodo, aprobita de parlamenta plimulto, do ankaŭ per voĉoj el la majoritato.

La populismo kiu entronigis Lech Kaczynski antaŭ kvin jaroj karakterizis la polan politikon per akrigo de la lustracia epoko, ekinta jam antaŭe. En la lustracio implikiĝis ankaŭ esperantistoj, kiuj kunlaboradis kun la Jaruzelski-reĝimo, precipe ene de la polaj ŝtataj radio kaj televizio. Neniu el ili tamen estis molestita de la justico: en Esperantio mem la lustracio efikis per rehonorigo de la viktimoj de la eventoj en aŭtuno 1985, unuavice Jerzy Leyk, sen perturboj por la responsaj pri la tiamaj deliktoj. Jerzy Leyk mem, en Varsovio persone kontaktita de Jouko Lindstedt, kiu esploris ĉu li iel skandalus pro la baldaŭa nomumo de iu polo kiel honora membro de Universala Esperanto-Asocio, respondis ke lin tute ne interesas tio, kio koncernas Roterdamon.

Pollando (inkluzive de la pola Esperantio) estas tero kie ne nur la vundoj, sed eĉ la cikatroj foje sangas.

[HeKo 432 5-A, 10 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0182 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0596 s s