Esperanta Civito

Tago de la Esperanta Lingvo 2010

La Dua de Junio estas la sola dato certa pri la naskiĝo de nia lingvo, ĉar ĝi estas la sola kiu aperas en la Unua Libro (cenzura permeso: 18a de Majo 1887, laŭ la julia kalendaro): neniu alia dato estas certa, inkluzive de la 26a de julio, kiu tradicie estas indikita kiel "eliro al la mondo" (pli probable tio okazis la 21an). En ĉi tiu tago de 2010 ni do festas la 123an datrevenon de esperanto.

Ni festas nian lingvon asertante ke ĝi estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ portanto de propra kulturo kaj markilo de originala identeco, por tiuj kiuj scias pri la esperanta kulturo kaj konscias pri sia transnacia identeco. Tiuj scio kaj konscio karakterizas la raŭmistojn, danke al kies laboro esperanto estis agnoskita kiel literatura lingvo en 1993, kiel vivanta kaj testebla lingvo en 2005, kaj kiel lingvo kun propra popolo en 2010.

Esperanto naskiĝis (almenaŭ laŭ la origina ideo de la Zamenhof) kiel lingvo de alternativa komunikado, necesa por nova "neŭtrale homa popolo" praktikanta "neŭtrale homan religion". Ĝi estis pli kaj pli prezentata kiel lingvo de granda komunikado, konsekvence kiel helplingvo, anstataŭ kulturlingvo. Reduktiva interpreto pri la rolo de esperanto. La raŭmistoj havas multe pli vastan horizonton. Al tiu vasteco kontribuas la konscio, ke la lingvouzo devas kreski ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite. Kaj tio signifas pli kaj pli da fluaj kaj kleraj parolantoj.

La rolon de la kortegoj por la kvalita kresko de, ekzemple, la ĉefaj eŭropaj kulturlingvoj jam gravaj dum la renesanco (franca, hispana, angla, itala, germana...) por nia lingvo ludis la Universalaj Kongresoj, almenaŭ ĝis 1921. Poste tiun rolon plenumis pliaj aranĝoj, apud UK: la kongreso de la laborista movado, la junulara kongreso, iuj fakaj kongresoj... Malgraŭ la parta precedento de la Ĉe-instituto en Arnhemo, nur post la dua mondmilito, kaj precipe ekde la 1970aj la kulturcentroj aldoniĝis kiel plenumantoj de tiu referenca rolo.

Nuntempe kaj la tradiciaj internaciaj kongresoj kaj la kulturcentroj bezonas retrovi tiun elanon, kiun ili havis kiam ili povis garantii unikan kvalitan oferton. Oni ne reiras al kongreso por turismi aŭ por ĉeesti komitatkunvenojn, sed jes por fariĝi fluaj kaj kleraj parolantoj. Kaj se la deziro revidi la ĉiufoje iom malsamajn vizaĝojn de la samaj konatoj povas longigi la agonion de la kongresoj, la kulturcentroj sen efektiva kulturlingvo mortas rapide: ili kapablas ekzisti nur se raŭmisme motivitaj.

Ĉu en la epoko de interreto, por kvalite kreski nia lingvo daŭre bezonas specifajn lokojn kiel referencojn? La respondon donas alia demando: ĉu interreto efektive utilas por la kvalita kresko de nia lingvo? Ŝajnas ke ne.

La esperanta popolo ne bezonas teritorion ĝenerale, sed jes teritorion specife: lingvan teritorion. Tio signifas konstrui Esperanto-Domojn. Kun majuskla D: ĉar se temas nur pri la konkreta masonado, ili estas nur domoj, minuskle -- ne plu rimedo por grava celo, sed la celo mem. Tio ankaŭ signifas evoluigi kulturon de akcepto, de gastamo kaj de asimilo: io kio per si mem estas alternativa. Jen la bondeziro de la Esperanta Civito por la 123a datreveno de nia lingvo.

Giorgio Silfer,
nuna Konsulo (2007-2011)

[HeKo 439 8-C, 1 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0354 s s 
  Total: 0.0393 s s