Esperanta Civito

Interna UEA-opozicio ne ekzistas

Draŝite de Maria Sandelin kaj liberfolianoj unuflanke, refutite de Koffi Gbeglo kaj afrikanoj aliflanke, kontestite pro apatio eĉ de la prezidanto de sia landa asocio,* Probal Dasgupta tamen restas sur sia selo, ideala kandidato de Renato Corsetti. Li estis la plej voĉdonita post Mark Fettes, en la ĵusa baloto por la postenoj de B-komitatano en UEA.

Fakte la baloto estis sukceso por la tri elirantaj estraranoj: Dasgupta, Pietrzak kaj Vergara. Estis elektitaj ankaŭ Amri Wandel kaj Wu Guojiang (la aktivulo de "Ĝemelaj Urboj"). Restos hejme la kandidatoj pli-malpli kritikemaj, jen retrospektive (Jukka Pietiläinen en 2001-2003), jen nuntempe (Johan Derks, la malplej voĉdonita), jen perspektive (Tomasz Chmielik, redaktoro de "Spegulo"). Derks interalie estis la sola kandidato engaĝita por Afriko: ĉu tial li nun surhavas la nigran kamizolon de la lasta en la konkuro?

Per 529 voĉoj kontraŭ 309 Marija Beloŝeviĉ redonis la vangofrapon al Josip Pleadin, kiu antaŭ tri jaroj gvidis la kroatan proteston kontraŭ ŝi kiel kandidato al la estraro: ambaŭ ne elektitaj. Ne elektitaj ankaŭ Petr Chrdle kaj Paulo Branco.

La rezulto de la baloto instruas ke en UEA la internaj opozicioj estas praktike seninfluaj. Probal Dasgupta (ĉu je sia bedaŭro?) devos varmigi ankoraŭ dum tri jaroj la prezidantan seĝon. Kaj dum plia jartrio la kutima skandalgazeto iniciatita de Kniivilä kaj Ertl povos liveri la kutimajn karikaturojn pri Corsetti kaj Corsetti-anoj. Sed ĉu entute indas opozicii elinterne?

* Mi, D-ro Abdul Salam, kiel nacia prezidanto de Federacio Esperanto de Barato havas privilegion kaj devon tiri vian atenton al kelkaj malbonaj aferoj, hontindaj okazintaĵoj kaj malmovadaj agoj faritaj kontraŭ FEB de la elektita(j) membro(j) de UEA. (...) En la jaro 2001, UEA volis scii la nomon de komitatano A por Barato. Tiam mi estis la prezidanto de FEB. Probal ne estis eĉ ordinara membro de FEB. Sed Probal rekomedis la nomon de sia amiko Giridhar al la posteno komitatano A, ne konsultante min aŭ aliajn estraranojn. Kiam mi protestis al la tiama prezidanto de KAEM. Li pardonpetis al mi. Tia estis la labormaniero de Probal kaj UEA kontraŭ FEB. Tio estas nur unu ekzemplo. (...) Ni tre bedaŭras sciigi pri la misagoj kaj malbona konduto de la prezidanto de UEA (baratano) dum la Azia Kongreso en 2008. Li mem uzis kaj kuraĝigis aliajn uzi la anglan lingvon en la internacia Esperanto kongreso en Bengaluro. Du sesiojn li tute prezidis en la angla. Tiel la prezidanto de UEA mizere malsukcesis gardi honoron de UEA kaj li agis kontraŭ la reguloj de UEA. Ni volas memorigi vin ke li ofte plendis buŝe al UEA ke neniu parolas esperanton en la naciaj Esperanto-kongresoj en Barato! Ĝis nun okazis 8 naciaj kongresoj en Barato. Dum ĉiu kongreso, la esperantistoj diligente praktikis kaj parolis la lingvon Esperanto. Tiu persono partoprenis nur kvar naciajn kongresojn kaj ĉiam plendis al UEA ke oni uzas la anglan. Nu, kion li faris en la AKo en Bengaluro? (...)




[HeKo 439 9-A, 1 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0234 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0485 s s 
  Total: 0.0719 s s