Esperanta Civito

La disidentoj sen dentoj

Dum la Esperanta Civito spertas sian anabatan movon, kun kresko kvanta kaj kvalita (pri kiuj tamen ĝia Kapitulo ne fanfaronas, eĉ informas preskaŭ pogute), Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Universala Esperanto-Asocio travivas la katabatan. La fenomenoj meritas ioman pristudon.

La raŭmistoj klarigas la ascendon de la Esperanta Civito kiel naturan konsekvencon de la raŭmisma metodo. Kaj klarigas la descendon de SAT kaj UEA kiel naturan mankon de apliko de tiu metodo. Efektive, en la diskutoj (praktike senfruktaj) pri la internaj krizoj de siaj respektivaj asocioj, la asocianoj kondutas kvazaŭ ili eĉ ne konus tiun medikamenton por siaj malsanoj; kvankam pluraj scias, kio estas la Pakto, ĉar iuj SAT-estroj kaj UEA-estroj (ne ĉiuj, sed la plej bruaj) parolas malbone pri ĝi. Ili similas al Pinokjo malsana en la lito: kaj ĉar ili mensogas (unue al si mem, due al siaj membraroj) kaj ĉar ili rifuzas la medikamenton. Indas aldoni ke, en ĉi tiu varianto de la fabelo, neniu Bluhara Feino bezonas proponi sukeraĵon antaŭ la engluto de la maldolĉa kuracilo.

Sed la raŭmistoj ne havas tiel simplan psikon, ke ili proponus al SAT kaj UEA: "eniru la Pakton, kaj viaj problemoj estos solvitaj". Certe, enirinte la Pakton, ili gajnus aliancanojn. Sed la situacioj de UEA kaj SAT estas specifaj, kvankam similaj.

Por komenci, UEA ne dependas de nur unu loka branĉo. Se (je granda ĝojo de s-ro Szilvàsi) la ŝajne plej nombra landa asocio ĉesus, UEA ne malaperus. Sed se malfondiĝus SAT-Amikaro, SAT mem povus trankvile likvidiĝi. UEA estas enorme pli riĉa kaj potenca ol SAT, kiu jam de kelka tempo estas malpli grava ol la Esperanta Civito, kaj baldaŭ eĉ ol Monda Asembleo Socia aŭ EDE, en Esperantio.

Tamen ekzistas analogioj. Por komenci, neniu el la du asocioj estas efektive demokratia. Ĉe SAT tio specife ekreliefis sub Jakvo Schram. Ĉe UEA tio estas multe pli longa historio. Praktike ni ne memoras pri ŝanĝoj en la strategio de UEA kiuj okazis ne pro interna puĉo: foje pli videbla, foje pli kaŝita. La ĵusaj ukazo de la elekta komisiono kaj baloto pri la B-komitatanoj jen odoras puĉe (vidu la hazardon, la plej batita estis la sola kandidato kiu publike konfliktis kun la ĉefburokrato) jen instigas la internan opozicion ekplani puĉon.

Ekzistas neskribita regulo, kiun la internaj disidentoj devus lerni: kiuj opinias ke pozi antiraŭmisme helpas grimpi en la respektiva asocio, tiuj trafas la malan efikon. La antiraŭmismo jam karakterizas amaseton da bugritaj UEA-komitatanoj: Yves Bellefeuille nek sukcesis esti elektita kiel komitatano B (li reeniris tra la fenestro, kiel kanada A-komitatano) nek sukcesis eniri la estraron, kie li aspiris eĉ al la posteno de ĝenerala sekretario; Martin Schäffer ricevis la rifuzon pri la Amerika Oficejo kaj la eliminon el la kandidata estrarlisto (do ne unu, sed du vangofrapojn); kaj tiel plu.

La antiraŭmismo malbone pagas ankaŭ tutajn ensemblojn. La rondo de la liberfolianoj vigle kampanjis (ofte sincere kaj honeste, foje nur ambigue kaj ertleske) kontraŭ Probal Dasgupta, speciale, kaj kontraŭ tio kion "ministro" Künzli nomas la koterio, ĝenerale. La baloto pri la B-komitataneco pruvis, ke "Libera Folio" influas neniom la ĝeneralan opinion ene de UEA, kaj eĉ ke nerespondo al ĝia intervjuo estas garantio de sukceso (ĉina kandidato) aŭ almenaŭ de pli bona rezulto ol la samlanda respondinto (kroata kazo). Ja tio estas la logika konkludo, se la disidentoj (jam sen dentoj) ne pruvas ke okazis fraŭdo en la skrutinio.

Sed la sorto de la antiraŭmisma ministraro ne estas sociologie tre interesa. Pli interesa estas la reago de la gajnintoj. Kurioze, la diarkio (kaj precipe ĝia nesalajrata kapo) publike veas pri la malbona stato de UEA. Ili gajnis, ili demonstris ke ili faras kion ili volas, sed samtempe ploras. Simple ili preventas la profundiĝon de la krizo de sia asocio. Krizo pri kiu kulpus ĉiuj (la angla lingvo, interreto, falo de la Berlina Muro, samsorteco de ĉiu NRO, eĉ Walter Zelazny ĉar li ne iras al UK...) escepte de ili mem.

Ne sufiĉas la sociologo por kompreni. Ĉu reĝimo kun ŝimo, ĉu disidento sen dento, por ambaŭ kategorioj necesas la psikologo. Afrika psikologo, kiu klarigu la originon de la subkonscia kolektiva edipa komplekso ariganta ĉiujn sub la jupon de unu granda panjo. Ŝajnas ke ĝuste en Afriko oni komencis rezigni pri tiu komplekso. Sed la vojo estas ankoraŭ longa, ĝis la plena saniĝo. Ankaŭ ĉar la hom(ar)o vivas kun siaj kompleksoj, alkutimiĝas al ili kaj preskaŭ sentas sin pro ili sekura.

[HeKo 4412-A, 9 jun 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0571 s s