Esperanta Civito

La vizoproblemo en Esperantio

Esperantio ĉiam konis la vizoproblemon, sed ĝi evoluas laŭ epokoj kaj socioj. En la beninda "belle époque" tute ne necesis pasportoj por vojaĝi tra Eŭropo: nur la cara imperio faris problemojn, postulante ĝian posedon. Kiam Edmond Privat (el relative altburĝa familio, certe ne loĝanta en malriĉa kvartalo de Ĝenevo) devis veturi al Petroburgo, komence de la 1910aj, ĉiuj liaj familianoj kaj najbaroj preskaŭ procesie iris al lia hejmo, por vidi (unuan fojon en sia vivo!) kiel aspektas pasporto.

Ĉio draste malboniĝis pro la unua mondmilito. Sed ni saltu al pli proksimaj tempoj. Antaŭ la falo de la Berlina muro la vizo estis ĝenerale deviga por vojaĝi de okcidenta al orienta Eŭropo, kaj inverse. Sed tra la 1980aj, kaj certe en la 1990aj, estis pli kaj pli facile akiri ĝin. La ekesto de la Ŝengena spaco, koincide kun la liberigo de la migrofluoj interne al Eŭropa Unio, kreis pli kaj pli da baroj. Hodiaŭ por ekssovetia ŝtatano (ekzemple el Armenio) estas tiel malfacile akiri okcidentan vizon kiel por iama sovetiano.

Se ĝis la Okdeknaŭa ekzistis politikaj obstakloj, nuntempe la problemo estas la prevento de neleĝa enmigrado. Tio kompreneble koncernas ankaŭ, eĉ precipe, la vojaĝontojn el la Tria Mondo. La brikoj el la muroj falintaj inter la EU-landoj ŝajnas transportitaj al la plej periferiaj limoj, por pli solide remparumi ilin. Efektive Eŭropo ankoraŭ bezonas la koordinatojn oriento-okcidento, sed pli kaj pli necesas la koordinatoj sudo-nordo, kiel okazas ankaŭ inter norda kaj latina Amerikoj.

Kiel mildigi la problemon, kiu suferigas ĝuste Esperantion, pro la diasporeco de nia popolo? Ni analizu la aferon, startante el ĵusa riĉa kazaro, kiu koncernas eŭropan landan kongreson.

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 452 5-B, 30 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0900 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.1294 s s