Esperanta Civito

LF-koop pri enretigaj rajtoj

La enretigo egalas al reproduktado aŭ reeldonado, kaj sekve estas submetata al la normoj pri aŭtoraj (C) kaj eldonaj (P) rajtoj. Ofte LF-koop posedas kaj (C) kaj (P), sed eblas ke la verkisto retenas ĉe si (C). Se en la kolofono de la koncerna periodaĵo estas eksplicita indiko, ke por utiligo aliloke necesas la konsento kaj de la aŭtoro kaj de la eldonejo/redakcio, certe necesos ambaŭ konsentoj. Ĉiukaze, la ĉefredaktoro responsas pri la protekto de la koncernaj rajtoj en sia revuo. Kaj ĉiam restas ĉe LF-koop la rajtoj (P), kiuj enhavas ankaŭ la grafikon.

Ekzistas du bazaj tipoj de enretigo: interreta kaj intraneta. La unua konsistas el la enverŝo de dokumento en retpaĝon (sen)page alireblan. La dua konsistas el la skanado de dokumento por dissendo al selektita retadresaro laŭ PDF-formato (kio preventas erarojn aŭ modifojn en eventuala kopiado).

Se temas pri la interreta reproduktado:
Kronologie, LF-koop ne permesas ĝin dum tri jaroj post la publigiko en revuo; tio tamen ne signifas ke ĝi aŭtomate permesas preter tiu limdato.
Finance, LF-koop permesas senpage nur se temas pri la persona blogo de la koncerna aŭtoro.
Etike, LF-koop rezervas al sia Administra Komitato la decidon pri tekstoj de aŭtoro kiu intertempe havis problemon kun LF-koop aŭ ene de la Pakto.
Retejo posedata aŭ kontrolata de "persona non grata" ĉe la Esperanta Civito estas ĉiukaze ekskludita.

Se temas pri la intraneta reproduktado:
La permeso estas donita tuj kaj senpage, sed la aŭtoro devas komuniki la retadresaron, en oportuna formato por "cirkulera" dissendo. Ekzemple tio okazis rilate artikolon en HdE pri Orienta Eŭropo: temis pri prelego dum EEU-kongreso, kiun la aŭtoro volis dissendi al selektita kongresintaro. La tekston HdE skanis kaj dissendis al tiu adresaro. Iu demandis: kial vi ne metis ĝin en retejon, kaj ne komunikis simple la ligon? Respondo: ĉar nek la aŭtoro nek la redakcio volis, ke ĝi estu senpage legebla de kiu ajn, sed nur de la selektita kongresintaro. Kaj parenteze, la eldonejo volis tiel reklami la revuon. Fakte, se temus nur pri kelkaj adresoj, LF-koop sendus la koncernan numeron per ordinara poŝto.

Al la supraj konformiĝas la ĉefredaktoroj de la kvar periodaĵoj produktataj de LF-koop.

[HeKo 474 6-B, 22 mar 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0584 s s