Esperanta Civito

La agendo de la Simpozio pri homaranismo


Kultura Centro Esperantista kaj Scienca Instituto Zamenhof komunikas la agendon de la dua Simpozio pri homaranismo, kiu ekos en Ĉaŭdefono la 15an de aŭgusto per la interkona vespero kaj ĉesos la 20an per adiaŭa vespero.

Dum la unuaj du tagoj la debato enfokusiĝos pri la diversaj deklar(aci)oj de Zamenhof rilate hilelismon/homaranismon, surbaze de atenta esploro farita de c-ano Francisko Degoul dum la lastaj monatoj. Li mem gvidos la diskuton.

Merkredon la 17an, posttagmeze, prelegos sen. prof. d-ro hab. Walter Zelazny pri "La konceptoj de ŝtato kaj nacio ĉe Zamenhof" kaj sen. d-ino Perla Martinelli pri "Ritaro sen religio: ĉu eblas transnacie?", kun dokumenta filmo, vere unika, pri disvastiĝantaj senpastraj celebradoj.

Ĉi-lastan prelegon oportune kompletigas la temo de sen. d-ro Giorgio Silfer, ĵaŭdon la 18an matene: "Kial homaranismo ne povis esti religio". Post c-ano Silfer prelegos prof. Davide Astori, pri "Zamenhof, Nimrod kaj la universala lingvo". La posttagmezon okupos vizito en la loka sinagogo, fakte la plej bela en Svislando.

Vendredon la 19an matene prelegos s-ino Maria Risueno pri "Prove al frateca kongreso: virinoj kaj viroj en Islamo" kaj c-ano d-ro György Nanovfszky pri "Kompara religio: la Zamenhof-monoteismoj". Posttagmeze la simpozianoj vizitos la framasonan loĝion, arkitekture la plej belan en Svislando: tie okazos rolludo "Kia estus la templo de la homaranoj?" kaj poste koncerto de esperantlingva kantistino, s-ino Elisabeth de Mestral.

Dum la lasta tago prelegos Alain kaj Monica Béguin pri "Strebado al homeco kaj mesaĝo de Arès-urbeto" kaj sen. Bertil Nilsson pri "Kiel didakte prezenti la esperantan idehistorion?".  Oni atendas konfirmon pri eventuala prelego de c-ino Zofia Banet-Fornalowa. La Simpozion fermos la konkluda ronda tablo.

Tra la tuta semajno eblos plena pensiono en KCE: tranoktadoj kaj manĝoj (itala kuirarto). Eblas aliĝi tra KCE, cp 311, CH-2301 Ĉaŭdefono, <kce ĉe esperantio.net>, kaj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 487 3-B, 4 jul 11]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0578 s s