Esperanta Civito

Belka Beleva: jen miaj preferataj aŭtoroj


En 1958 naskiĝis Bulgara Esperanto-Teatro, certe la plej longa sperto de profesia ensemblo en nia dramaturgio. El la unua generacio vivas ankoraŭ nur Belka Beleva, la plej fama aktorino: baldaŭ 80-jara, shi estas tre vigla. Sian biografion ŝi estas verkanta, kompletige al la unua libro pri la arĝenta jubileo de BET.

Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", vizitis ŝin lastatempe en ŝia hejmo en Sofio, kaj interparolis pri la komune ŝatataj temoj. Belka Beleva montris la ĵus eldonitan Enciklopedion de la bulgara teatro, kiu dediĉas unu el siaj 500 paĝoj al "Esperanta teatro", nature pri BET. Inter la esperanto-aŭtoroj kies verkojn BET interpretis la Enciklopedio mencias Boulton, Modest kaj Silfer.

La aktorino emfazis sian grandan amon por du klasikuloj: Shakespeare kaj Goldoni. De la unua interalie ŝi deklamis la sonetojn, en tre sukcesaj vesperoj, kiam bedaŭrinde neniu surbendigis ŝian voĉon. De la dua ŝi interpretis Mirandolinan, la protagoniston de "La gastejestrino", jam en la fruaj 1950aj. Ĉe BET la rolon ludis Veneta Zjumbjuleva, la juna aktorino de la lasta generacio, nome ekde la 1980aj.

BET ne surscenigis multon de la originala esperanta teatro. Sed almenaŭ pro unu prezento Belka Beleva estas tre feliĉa: la dramo "Triptiko" de Giorgio Silfer, prezentita plurloke, interalie en Prago, dum UK 1996. Apartan admiron Belka Beleva havas por nia aŭtoro, kiu por la geaktoroj de BET verkis du pliajn dramojn: "La vorta klaso" kaj "Dimanĉa brokantisto". De "La vorta klaso" ekzistas kaj vidbendo kaj kasedo, realigitaj de LF-koop. Efektive ankaŭ danke al bulgaraj geaktoroj, kaj al bulgaraj reĝisoroj (Teo Jurukov por "Triptiko", Dany Jordanov por "La familio de Anto Speri"), la verkoj de Giorgio Silfer estas la plej ofte (kaj profesinivele) prezentataj en la esperanta teatro.

En sia jubilea jaro 2008 la geaktoroj de BET ligos sian nomon al plia kontribuo de Silfer, sed ĉi-foje traduka (lia deka traduko en la ĝenro): "Kvarteto" de Ronald Harwood.

[HeKo 315 7-A, 18 nov 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0600 s s