Esperanta Civito

Carlo Minnaja nova ĉefredaktoro de "Literatura Foiro"

Prof. d-ro Carlo Minnaja ĉefredaktos la revuon "Literatura Foiro" dum la jarkolekto 2014, kun la apogo de d-ino Perla Martinelli kiel grafika redaktoro kaj imprimaturisto, kaj de s-ino Miroslava Kirova kiel redakcia asistanto, laŭ la hodiaŭa decido de la Administra Komitato de LF-koop, ratifota de la ĝenerala Asembleo en februaro. La redakta stabo estis informita pri la propono de KALiFo jam de deko da tagoj: neniu kontraŭis la proponon.

Ene de nur tri semajnoj LF-koop solvis la gravan problemon kaŭzitan de la subita forpaso de sen. Ljubomir Trifonĉovski, konforme al anonco afiŝita 27 decembro 2014, pri kiu antiraŭmisto tuj sarkasme komentariis en LibFol: "Kaj kiu kuraĝos transpreni la redaktorecon de Literatura Foiro?". La rapida solvo pruvas la fortikecon de la kooperativo. Ĉi tiu solvo estas tamen provizora, survoje al definitiva nomumo por la nova trijara laborplano, 2015-2017, por kiu jam anoncis sin plia kandidato.

C-ano Carlo Minnaja kaj c-ino Perla Martinelli estas inter la plej kompetentaj pri literaturo en Esperantio. Ili ambaŭ kunlaboras kun LF ekde la unuaj jaroj de ĝia ekzisto. Iliaj meritoj por nia kulturo estas tiel multaj, ke la listo fariĝus tro longa.

La februara numero (267) estis finredaktita kolektive. Ĝi konsistas el kontribuoj de diversaj redakcianoj, kvazaŭ "Serta gratulatoria" honore al Trifonĉovski.

[HeKo 550 2-B, 16 jan 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0758 s s 
  Total: 0.0889 s s