Esperanta Civito

La redakcio deziras prosperan novan jaron

La redakcio de HeKo deziras al la legantaro prosperan novan jaron, dankante pro la atento pri la ĝisnuna servo.

La finiĝanta jaro estis por ni tre grava: la retejo moderniĝis, kaj la retagentejo inkluziviĝis en la retpaĝoj pli efike. Se ĝis majo Esperantio.net ricevis nur dek vizitojn tage, ili rapide kreskis al tridek en junio-septembro, kaj ekde aŭtuno konstante pliiĝas: po 45 tage en oktobro, po 90 en novembro, po 140 en decembro 2006. En la lastaj du monatoj estis pli da vizitoj ol en la unuaj dek kune!

La sukceso de HeKo grandparte dependas de la intereso pri la nova Esperantio ĝenerale, sed parte ankaŭ de la nova ĵurnalisma formulo: HeKo fariĝis efektiva ĉiutaga retagentejo, je la servo de la esperanta popolo. En 2006 ni produktis entute 33 numerojn, el kiuj 20 ekde junio, disdonante per chi-lastaj 180 novaĵojn. Laŭ ĉi tiu kadenco ni produktos almenaŭ 35 numerojn en 2007, por sume almenaŭ 315 novaĵoj.

Ni do esperas ricevi vian aprezon ankaŭ dum la venonta jaro, kiam okazos, lige kun la nova parlamenta mandato, memkompreneblaj ŝanĝoj en nia organigramo.

Ni rekomendas al vi la abonon de "Heroldo de Esperanto", kie la plej gravaj novaĵoj aperas kun fotoj kaj enprofundigaj komentarioj.

sen. Walter Zelazny, eliranta Konsulo
sen. Ljubomir Trifonĉovski, eliranta Vickonsulo kun delego pri HeKo
sen. Anna Lászay, kunredaktoro

[HdE 319 9-C, 31 dec 06]

 

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0572 s s