Esperanta Civito

Invit' al Njugatesko premieros dum ARTE


La admirindaj pupoj konstruitaj de s-ino Katalin Rónai okaze de la centjara datreveno de la fondo de la revuo "Nyugat" inspiris al Giorgio Silfer la ideon pri <teatra ekskurso> tra la generacio de hungaraj verkistoj kiu funkciis kiel modelo ankaŭ por "Literatura Mondo".

La ideo konkretiĝis hodiaŭ okaze de renkonto inter c-ano Silfer kaj s-ino Rónai: ŝi disponigos la scenografion por la spektaklo kiu, krom la fiksa parto pri la Njugatanoj ĉirkaŭ tablo de iama kafejo, proponos la projekciadon de iliaj fotoportretoj kaj aliaj bildoj el la epoko.

"La enhavo mem konsistos parte el la tekstoj kiujn tiuj homoj verkis pri esperanto, ekde la artikolo de Endre Ady (1906) ĝis la propono de Frigyes Karinthy al la PEN-mondkongreso (1931), parte el la deklamado de iliaj poemoj, foje eĉ en kanta prezento (kiel la lulkanto de Attila József), parte el klarigoj pri la eventoj en la tiama Hungario" diras la aŭtoro, kiu preferas difini sin eskursa gvidanto tra tiu literatura epoko.

Kiel povas okazi, ke ne hungara, sed transnacia esperantisto okupiĝas pri la temo? "Mi ne estas escepto: estas normale ke la studo pri la esperanta literaturo kondukas al Hungario, al certa Hungario. Tiurilate mi povas mencii interalie la laŭdindan laboron de Ralph Dumain en Usono" klarigas prof. Silfer.

La premiero de "Invit' al Njugatesko" okazos la 2an de aŭgusto 2016 kadre de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (la unua ARTE) en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito.

(HeKo 601 5-B, 21 maj 16) 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0572 s s 
  Total: 0.0712 s s